El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizito de ĉefministro Li Keqiang al Sud-Koreio

| 2015-11-02
Bookmark and Share

    La 31an de oktobro ĉina ĉefministro komencis sian unuan viziton al Sud-Koreio post sia enoficiĝo. Posttagmeze la dulandaj gvidantoj ĉeestis ceremonion de subskribo de 17 kunlaboraj dokumentoj, kiuj tuŝas la kampojn de ekonomio, kulturo, scienco kaj teknologio, mediprotekto kaj kontrolo pri kvalito, inkluzive de kunlaboro pri entreprenado kaj novigo, integriĝo de ĉina fabrikado kun novigo de manufaktura industrio 3,0 de Sud-Koreio kaj kunlaboro en la triaflanka merkato.

 

    Ginsenga kok-supo, kimĉio, rizo por ĉinaj konsumantoj

 

 

    Antaŭ la atingo de Li Keqiang, la sud-korea tagĵurnalo Chosun Ilbo kun la plej granda eldono, publikigis artikolon, dirante, ke "dum la vizito de Li Keqiang estos multaj atendindaj diskutataj temoj de manĝaĵoj ĝis makroekonomio."

 

    En la 1a de novembro Li diris en la ferma ceremonio de la Ĉina Turisma Jaro, ke ĉinoj ŝatas manĝaĵojn el Sud-Koreio, kaj Ĉinio importos ginsengan kok-supon kaj kimĉion el Sud-Koreio. Krome, koncernaj departementoj subskribis memorandon de interkonsento pri kontrolo kaj kvaranteno en importo kaj eksporto de rizo kaj reviziitan interkonsenton pri importo kaj eksporto de vivaj akvobestoj.

 

    Protekto de konsumantaraj rajtoj kaj interkonsento pri liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Sud-Koreio

 

    Post kelkaj tagoj estos aĉetofestivalo aranĝita de la retbutiko Taobao en la 11a de novembro. La subskribita memorando de interkonsento pri konsumantaraj rajtoj inter la du landoj garantios la rajtojn de ĉinaj konsumantoj, kiuj rete aĉetos aĵojn el Sud-Koreio. Krome, la du flankoj ankaŭ fortigos doganan administradon en la kadro de la interkonsento pri liberkomerca regiono inter la du landoj.

 

    Aernavigado kaj turisma jaro favorigos turistojn

 

 

    La jara kvanto de reciproka vizito de ĉinaj kaj sud-koreaj civitanoj jam superis dek milionojn. Pli ol 1 000 flugoj navigas ĉiusemajne inter la du landoj, kaj tiel du popoloj estas en "unu-taga sfero".

 

    Unu el la gravaj enhavoj de lia vizito estas plifortigi ekonomian, komercan kaj financan kunlaboron kaj kunordigon de makroekonomia politiko kaj antaŭenpuŝi la intertraktadon pri la trilanda liberkomerca regiono de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj pri regiona ampleksa ekonomia partnereco. En junio de la kuranta jaro Ĉinio kaj Sud-Koreio subskribis interkonsenton pri liberkomerca regiono, kaj la ĉina flanko konsideras permesi al sud-koreaj turismaj agentejoj altiri en Ĉinio turistojn al Sud-Koreio kaj aliaj landoj.

 

    Li diris dum sia parolado en la ferma ceremonio de la Ĉina Turisma Jaro en Seulo, ke sukcesa okazigo de la Ĉina Turisma Jaro en Sud-Koreio estas ne la fino, sed la komenco. Venontjare okazos en Ĉinio la Sud-Korea Turisma Jaro, kaj la ĉina registaro instigos pli da ĉinaj civitanoj viziti Sud-Koreion, kaj bonvenigos sud-koreanojn iri al Ĉinio por viziti famajn turismajn lokojn.

 

 

    Krome, koncernaj departementoj de la du landoj subskribis memorandon de interkonsento pri kunlaboro en protekto de grandaj pandoj. La sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap raportis, ke Ĉinio konsideras ludoni paron da grandaj pandoj al Sud-Koreio. Se ĉio iros glate, sud-koreaj infanoj eble vidos la du amindajn grandajn pandojn en la unua duono de la venonta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments