El Popola Ĉinio>头条新闻>

Saĝtelefono Mi ŝatata en Barato

| 2015-11-03
Bookmark and Share

 

    Fondinto de Mi-saĝtelefono Lei Jun decidis la celon de 80 milionoj da vendotaj saĝtelefonoj por la kuranta jaro. Nun estas oportuna momento por atingi ĝin.

 

    "La 11a de novembro" estas la plej grava tago por grandaj retbutikoj, same kiel "interreta lundo" en Usono. Antaŭ kaj post tiu tago multaj produktantoj de saĝtelefonoj, inkluzive de Huawei, Letv, 360, Mi kaj Meizu aŭ lanĉos novajn modelojn aŭ grandskale malaltigos la prezojn por ofertado en tiu lasta bona ŝanco dum la jaro.

 

    Barato estas alia granda merkato de la saĝtelefono Mi, kaj por atingo de la celo necesas kontribuo de barataj konsumantoj. En novembro estas la tradicia festivalo Diwali en Barato, kaj Mi-saĝtelefono utiligas tiun ŝancon por stimuli la vendon.

 

    Fremdlanda mediato raportis, ke Mi-saĝtelefono reklamos de la 3a ĝis la 5a de novembro antaŭ la festivalo Diwali.

 

    Mi-saĝtelefono eniris en la barata merkato en julio 2014. La usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis, ke ĝis nun tri milionoj da Mi-saĝtelefonoj estis venditaj en Barato, kaj estas starigitaj grupoj de fanoj de Mi-saĝtelefono.

 

    Ekde 2009, je la 11a de novembro ĉiujare estas festivalo de retaĉeto en Ĉinio. Grandaj retbutikoj kiel ekzemple Tmall, JD kaj Suning reklame ofertas varojn kun grandaj rabatoj, kaj tio fariĝis la plej grandskala komerca aktiveco de ĉinaj retbutikoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments