El Popola Ĉinio>头条新闻>

Francaj amaskomunikiloj raportas pri la sukceso de la vizito de la franca prezidento al Ĉinio

| 2015-11-03
Bookmark and Share

    Post la vizito de germana kanceliero Angela Merkel al Ĉinio, ankaŭ franca prezidento François Hollande komencis sian viziton al la lando en la 2-a de novembro. Tio estas la dua fojo por François Hollande viziti Ĉinion de post lia prezidentiĝo en 2012. Li celas gajni subtenon por la okazonta Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo en Parizo.

 


Antaŭ la intervidiĝo Xi Jinping okazigis bonvenigan ceremonion por François Hollande.
 

 

    Laŭ diro de la franca ambasadoro en Ĉinio, François Hollande vizitos du ĉinajn urbojn, Pekino kaj Chongqing, kaj diskutos kun la ĉina flanko pri la 21-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo okazonta en Parizo de la 30-a de novembro ĝis la 10-a de decembro. Koncernaj fakuloj diras, ke la konferenco estas unu el la gravaj aferoj por la diplomatio de Francio ĉi-jare, en ĝi la plej grava punkto estas la subteno de Ĉinio, kaj la franca prezidento esperas krei la etoson favoran al la konferenco pere de la helpo de Ĉinio.

 

    La 2-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun François Hollande en Pekino. Sekve la du ŝtatestroj kune publikigis la "Komunan deklaracion de la gvidantoj ĉina kaj franca pri klimata ŝanĝiĝo". La deklaracio montras, ke ambaŭ flankoj akcentas la gravecon aranĝi la kredeblan vojon kiu igu evoluintajn landojn realigi la pojaran pagon celatan je 100 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis la jaro 2020. Ĝi montras ankaŭ, ke Francio refoje ripetas sian promeson ke ĝis 2020 ĝi pligrandigos sian ĉi-kampan pojaran subtenon de 3 miliardoj da eŭroj ĝis 5 miliardoj aŭ ĝis pli granda sumo. Kaj Ĉinio refoje deklaris, ke ĝi starigos "Ĉinan fonduson de sud-suda kunlaboro por pritrakto de klimata ŝanĝo" por helpi aliajn evoluantajn landojn agi kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

 

    Pri la vizito de François Hollande al Ĉinio, L'Agence France-Presse raportis sub la titolo "Franca prezidento akiris sukceson en vizito al Ĉinio". La raporto diris, ke francaj amaskomunikiloj tre ĝojas pro la subteno de Ĉinio kiu "ŝlosile funkcias" al la okazonta konferenco de UN.

 

    L'Agence France-Presse diris ankaŭ, ke François Hollande traktas la deklaracion kiel "historian" paŝon al la rego de klimata ŝanĝiĝo. Laŭ la novaĵ-agentejo la franca prezidento diris: "Mi kredas, ke plej verŝajne en la konferenco oni povos akiri interkonsentojn." La radiostacio Europe 1 sub la France Télévisions raportis, ke inter la ĝisnunaj vizitoj de francaj prezidentoj, la ĉi-foja vizito al Ĉinio estas unu el la plej gravaj. Ĉinio estas la dua plej granda ekonomia ento en la mondo, kaj akiri la komunan interkonsenton de Ĉinio estas "ŝlosile grave" por la konferenco. La ĵurnalo Le Monde diris, ke la grava funkcio de Ĉinio kuŝas en tio ke la lando ludas gravan rolon en la grupo de evoluantaj landoj kaj estas la iniciatinto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) kaj la banko de BRICS-landoj.

 

    Europe 1 diris, ke François Hollande gvidas "luksan" vizitgrupon al Ĉinio kun la malofte videbla nombro de 120 membroj. La membroj inkludas kvin ministrojn kiel tiuj pri eksteraj aferoj kaj pri financo. Ankaŭ 70 entreprenistoj kaj pli ol 20 artistoj estas en la vizitgrupo, inkluzive de Jean Jacques Annaud, reĝisoro de la filmo Wolf Totem.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments