El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kia estas C919, la granda pasaĝera aviadilo produktita de Ĉinio?

| 2015-11-03
Bookmark and Share

 

 

    C919, la unua pasaĝera aviadilo produktita de Ĉinio sub la plej nova internacia normo de aviadila sekureco, similas al la konataj aviadiloj Boeing 737 kaj Aerbuso 320. De la jaro 2008, oni jam komencis la esploradon kaj provan produktadon de C919. Ĝia baza tipo povas transporti 158 personojn kun la aranĝo de diversaj klasoj, 168 nur kun la ekonomia klaso, kaj 174 kun la plej densa aranĝo de seĝoj. Ĝia norma flugdistanco estas 4 075 kilometroj kaj la etendita flugdistanco 5 555 kilometroj.

 

    Laŭ specialistoj de la Komerc-Aviadila Kompanio de Ĉinio, C919 estas pli sekura, ekonomia, komforta kaj medi-protekta. Ĝi kun pli da avantaĝoj en kajuta spaco liveras pli multe da elektoj al aviadilaj kompanioj, kiuj povas laŭ sia volo aranĝi la seĝojn por pli bone servi la pasaĝerojn. Poste, oni povas surbaze de la baza tipo produkti pli longan aŭ mallongan tipojn, tiujn kun pli longa flugdistanco, kaj ŝarĝ-, komerc- kaj ali-tipajn aviadilojn. Ĝis nun 21 klientoj eksterlandaj kaj ĉinaj jam mendis sume 517 aviadilojn de tiu tipo.

 

    Interese, en la rondo de internacia aviado oni uzas la tri literojn "ABC" por nomi jenajn tri aviadilajn kompaniojn: A estas Airbus, t.e. Aerbuso; B estas Boeing; kaj C -- COMAC, t.e. la Komerc-Aviadila Kompanio de Ĉinio. C919 estas mallongigo de COMAC919, kaj ĝia unua litero C reprezentas la Komerc-Aviadilan Kompanion kaj ankaŭ Ĉinion. La granda pasaĝera aviadilo fare de Ĉinio reflektas realigon de la volo de la lando kaj la atendo de la ĉina popolo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments