El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Wuhan okazis la 9-a jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj

| 2015-11-03
Bookmark and Share


Ĉeestantoj de la jarkunveno (Foto de Lin Dian)

 

    De la 31-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2015 okazis en la Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato la 9-a jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj, kiun ĉeestis pli ol 100 samideanoj el Ĉinio, Brazilo, Sud-Koreio, Italio kaj aliaj landoj kaj regionoj. Oni disvolvis entuziasman diskuton laŭ la temo "Servi per Esperanto la nacian strategion 'La Zono kaj La Vojo', interkonsiliĝis pri la plano por malfermi Esperanto-komercan fakon en universitatoj". En la jarkunveno oni atingis ĉ. 10 kunlaborajn interkonsentojn kaj kelkajn kunlaborajn intencojn.

 


En la kunvenejo (Foto de Lin Dian)
 


Subskribo de interkonsento (Foto de Wang Chengyan)

 

    La Wuhan-a Teknologia kaj Komerca Universitato havas intencon funkciigi Esperanto-kurson por internacia komerco en septembro de 2016.

 

(Raporto kaj fotoj liveritaj de Qi Jian)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments