El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝos kun Ma Ying-jeou en Singapuro

| 2015-11-04
Bookmark and Share

 

    La 4-an de novembro Zhang Zhijun, direktoro de la Oficejo de la Taiwan-a Laboro de la Centra Komitato de KPĈ kaj tiu de la Taiwan-aj Aferoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, anoncis, ke post intertrakto de la du flankoj oni decidis aranĝi renkontiĝon de prezidanto Xi Jinping kaj Taiwan-a gvidanto Ma Ying-jeou en Singapuro en la 7-a de novembro por tio, ke ili interŝanĝu opiniojn pri paca disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 

    Zhang Zhijun emfazis, ke la renkontiĝo okazos per la statuso kaj en la nomo de la gvidantoj de la du bordoj kaj estas pragmata aranĝo farita laŭ la principo "unu Ĉinio", malgraŭ la ekzistantaj politikaj diferencoj inter la du pordoj. Taiwan-aj amaskomunikiloj raportis, ke la du flankoj pace diskutos kaj stabiligos la nunan situacion.

 

   Laŭ raporto de la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao, jam publikiĝis la tagordo de la 2-taga vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Singapuro. Li renkontiĝos kun singapuraj gvidantoj, ĉeestos en ceremonio por subskribo de la Memorando de Kompreno, prelegos en universitato kaj kun la edzino partoprenos en ceremonio por doni nomon al orkideo, la nacia floro de Singapuro.

 

    Estas la 5-a vizito de Xi al Singapuro kaj lia unua vizito kiel la plej altranga gvidanto de Ĉinio. Pro tio, ke jam meze de la kuranta jaro singapura prezidanto Tony Chen vizitis Ĉinion, ĉi-foje Xi realigos interviziton de la du flankoj por memorigi la 25-jariĝon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Singapuro kaj Ĉinio. Dum la ĉi-foja vizito, estas atendataj progreso de la 3-a interregistara kunlabora projekto kaj la altgradigo de la interkonsento pri libera komerco de Singapuro kaj Ĉinio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments