El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pompaj kostumoj prezentiĝas en la dezajna konkurso en Xinjiang, Ĉinio

| 2015-11-04
Bookmark and Share


Modernaj kostumoj en ujgura stilo
 
    La 3-an de novembro estis komencita la finalo de la konkurso pri kostumo-dezajno kun la titolo "Bela projekto" en Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. La konkurso estas organizita de la Xinjiang-a Federacio de Virinoj, kaj en la finalo 145 kostumoj de 29 grupoj estas prezentitaj de modeloj kiel "bankedo por la okuloj", en kiu kunfandiĝas la stilo de diversaj nacioj kaj la moderneco.
 
    Laŭ la organizantoj, multaj el la partoprenantoj venas de la bazaj tavoloj de la socio, tiel ke iliaj dezajnoj montras la spiriton kaj aspiron de virinoj de tiuj soci-tavoloj.
 
    Ekde junio de la kuranta jaro, la virina federacio elektis 2 275 kostumojn de 445 grupoj faritaj de 224 dezajnistoj el 14 urboj de la tuta aŭtonoma regiono, el ili plie elektis 268 kostumojn de 51 grupoj kaj aperigis ilin sur la interreton. 770 mil homfojoj da retumantoj voĉdonis kaj 145 kostumoj de 29 grupoj ricevis la ŝancon montriĝi en la finalo. Oni publikigos la rezulton de la finalo en la 5-a de novembro.
1  2  3  4  5  6  7  8  9  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments