El Popola Ĉinio>头条新闻>

Varmeta vintro pro El Nino

| 2015-11-04
Bookmark and Share

 

    La 3an de novembro en la gazetara konferenco de la Ĉina Meteologia Administracio Zhou Bing, altranga inĝeniero de la klimat-monitora oficejo sub la Ĉina Klimata Centro, diris, ke la tutmonda fenomeno de El Nino atingis la plej "fortan" normon. Ĝi alproksimiĝas al la maksimuma forto de El Nino en 1997-1998, atingos la kulminon en vintro kaj daŭros ĝis venonta printempo.

 

    Zhou diris, ke la forto de indico de El Nino estas pli granda ol aŭ egala al 16,6 celsiaj gradoj. Nun la akvo-temperaturo centre kaj oriente de la Pacifiko laŭ la ekvatoro estas daŭre varma. La indico de mar-temperaturo en la ampleksa areo de El Nino en oktobro estis 2,0 celsiaj gradoj, kaj atingis la plej "fortan" normon. En 1997-1998 tiu indico estis 1,8 celsiaj gradoj. Kompare kun tiu en 1997-1998 la ĉi-foja El Nino disvolviĝis malrapide en la komenca periodo de 0,7 celsia grado en majo de la lasta jaro ĝis majo de la kuranta jaro. Tamen de majo ĝis nun ĝi rapide disvolviĝis, kaj la nenormala indico proksimiĝis al tiu en 1997-1998.

 

    El Nino havas tutmonde klimatan efikon. Ekde oktobro pluraj afrikaj landoj alfrontas la minacon de sekeco, kaj en norda Etiopio kaj orienta Sudano kaj aliaj regionoj eĉ estas severa nutraĵa krizo. Sekeco de Kalifornio mortigis pli ol 100 milionojn da arboj je kvinono de la arbaroj de Kalifornio. Ĉinio apartenas al orientazia musona klimato. Pro El Nino la vintra vento estas malforta, kaj la vetero -- varmeta.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments