El Popola Ĉinio>头条新闻>

La minbalaado komencita en Yunnan ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio

| 2015-11-04
Bookmark and Share

    La 3-an de novembro en Maguan-gubernio de Yunnan-provinco minbalaaj trupoj okazigis kunvenon por akcepti ordonon pri minbalaado en Yunnan ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Tio markis komencon de la tria minbalaado en la loko.

 


Soldatoj en minbalaado (Foto de Yang Zongyou, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La ĉi-foja minbalaado estis aranĝita post la minbalaado ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio de aprilo 1992 ĝis septembro 1994 kaj tiu de oktobro 1997 ĝis marto 1999, kaj post la obstaklo-forigo kaj minbalaado tie de septembro 2001 ĝis oktobro 2008. La ĉi-foja minbalaado disvolviĝos en pli ol 30 vilaĝoj kaj urbetoj de 6 gubernioj en la subprovincoj Wenshan kaj Honghe.

 


Roboto en minbalaado (Foto de Zhao Picong, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La ĉi-foja minbalaado estos plenumita de pli ol 400 spertoriĉaj oficiroj kaj soldatoj el la Chengdu-a Militregiono. Multaj el ili partoprenis en la minbalaado aranĝita de UN, kelkaj komandantoj partoprenis en la antaŭaj du minbalaadoj ĉe la landlimo. Laŭplane la ĉi-foja minbalaado estos finita antaŭ la fino de la jaro 2017.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments