El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion la Vintraj Olimpikoj alportas al Pekino?

| 2015-11-04
Bookmark and Share

 

    La 4an de novembro komenciĝis la du-taga kunveno pri preparo de la Vintraj Olimpikoj de 2022. Tio estas la unua kunveno de la Ĉina Olimpika Komitato kaj la Internacia Olimpika Komitato, post kiam Pekino fariĝis la gastiganto-urbo de la Vintraj Olimpikoj de 2022 en la 31a de julio de la kuranta jaro.

 

    Tri olimpikaj vilaĝoj

 

    Liu Peng, ĉefo de la Ĝenerala Sporta Administracio de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato, diris, ke la malferma kaj ferma ceremonioj de la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj kaj ĉiuj surglaciaj konkursoj okazos en Pekino. La tri konkursejoj respektive en Pekino, Yanqing kaj Zhangjiakou havos siajn proprajn olimpikajn vilaĝojn.

 

    Dekdu sketejoj

 

    La malferma kaj ferma ceremonioj de la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj kaj ĉiuj surglaciaj konkursoj okazos en la pekina konkursejo. 11 el la entute 12 stadionoj estas heredaĵoj de la Pekinaj Olimpikoj de 2008.

 

    Ses skiejoj kaj unu ski-urbeto

 

    Liu Peng diris, ke kvin altnivelaj skiejoj estas en Zhangjiakou, kaj la Vintraj Olimpikoj uzos unu el ili. Krome ski-urbeto estos konstruata tie. La Vintraj Olimpikoj antaŭenpuŝos disvolvadon de trafiko, hoteloj kaj bazaj instalaĵoj de vintraj sportoj tie, kaj postlasos longdaŭrajn heredaĵojn. En Yanqing estos konstruataj centro de alpa skiado kaj centro de sledo.

 

    Turismo, sporto kaj komerca ŝanco

 

    Zhao Yinggang, ĝenerala vicsekretario por peto de gastigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, diris, ke la olimpikoj akcelos sportan kaj kulturan turismon de Pekino kaj Zhangjiakou. La sep-jara preparo alportos komercajn ŝancojn, kiel ekzemple konstruado de stadionoj kaj aĉeto de sportaj ekipaĵoj.

 

    Zhao aldonis, ke Pekino havas 17 glit-stadionojn, kaj pli ol 100 junulaj hoke-teamoj en ili trejniĝas kaj konkuras regule. Post publikigo de la novaĵo, en novembro 2013, ke Pekino kaj Zhangjiakou kunlabore petos la gastigon de la Vintraj Olimpikoj, la nombro de vizitantoj en la neĝsezono 2013-2014 en Zhangjiakou kalkuliĝis al 1,42 milionoj, je 40% pli ol en la antaŭa sezono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments