El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis aprobita la Interkonsento de AIIB

| 2015-11-05
Bookmark and Share

 

    La 4-an de novembro la Interkonsento de la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB) estis aprobita de la 17-a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso. Tio signifas, ke Ĉinio, la plej granda akciulo de AIIB, faris gravan paŝon por oficiala starigo de AIIB.

 

    La interkonsento estas nomita kiel "baza leĝo" por starigo de AIIB kaj ĝia funkciado. Lou Jiwei, ĉina ministro pri financo, diris, ke la interkonsento ekvalidos post tio, ke almenaŭ 10 subskribintoj de la interkonsento prezentos akton de ratifiko, akcepto aŭ aprobo, kaj investos nemalpli ol 50% de la akcia kapitalo, kion ili devas investi. Ĝis nun Birmo, Singapuro kaj Brunejo jam plenumis la laboron pri aprobo de la interkonsento. Lou diris, ke Ĉinio devas klopodi por esti la unua lando plenumi la procezojn pri aprobo de la interkonsento por garantii, ke AIIB stariĝu kaj ekfunkciu antaŭ la fino de la jaro 2015.

 

    Lou Jiwei diris, ke post aprobo de la interkonsento, Ĉinio, kiel fondinto-lando de AIIB kaj ĝia plej granda akciulo, prenos sur sin koncernajn respondecon kaj devon, ekz., ĝustatempe pagi la akcian kapitalon, kion ĝi devas pagi, bone plenumi laborojn pri rekomendo kaj investo de rilataj personoj de AIIB, kaj starigi la ĉefstabejon de AIIB en Pekino.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments