El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldono de la vjetnamlingva versio de Xi Jinping: Regado de Ĉinio

| 2015-11-05
Bookmark and Share

 

    La 5an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping flugis el Pekino al Vjetnamio por ŝtata vizito al la lando, invitite de la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyen Phu Trong kaj la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang.

 

 

    Unu tagon antaŭ lia vizito en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, debutis la vjetnamlingva versio de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kuneldonita de la Fremdlingva Eldonejo de Ĉinio kaj la Nacia Politika Eldonejo de Vjetnamio.

 

    La libro estis eldonita en la lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana kaj japana en septembro 2014. Ĝi havas 18 partojn, konsistantajn el liaj 79 paroloj, konversacioj, prelegoj, respondoj al demandoj, instrukcioj, gratulaj leteroj ktp. de la 15a de novembro 2012 ĝis la 13a de junio 2014. La libro estis eldonita en pli ol cent landoj kaj regionoj, kaj la vendokvanto atingis 5,2 milionojn da ekzempleroj.

 

    Ĉina ambasadoro en Vjetnamio Hong Xiaoyong diris, ke la libro povas helpi la vjetnaman popolon amplekse kompreni nuntempan Ĉinion, utiligi reciprokan lernadon, pliigi interkomprenon kaj interfidon inter la dulandaj regantaj partioj, registaroj kaj popoloj, kaj antaŭenpuŝi pluan disvolvadon de partnereco por ampleksa strategia kunlaboro inter ambaŭ landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments