El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita aventuristino faris vojaĝon ĉirkaŭ la mondo dum 4 jaroj

| 2015-11-05
Bookmark and Share


La 3-an de novembro Sarah Outen revenis al la ponto Turo de Londono kaj finis sian vojaĝon ĉirkaŭ la mondo.

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, je la 3-a de novembro la brita 30-jara aventuristino Sarah Outen revenis al la ponto Turo de Londono post 4-jara ĉirkaŭmonda vojaĝo je 25 mil mejloj.

 


En aprilo 2011 Sarah Outen ekveturis de la ponto Turo de Londono kaj komencis sian vojaĝon ĉirkaŭ la mondo.

 

    En aprilo de 2011 Sarah Outen ekveturis de la ponto Turo de Londono kaj kanue aŭ bicikle transpasis Eŭropon kaj Azion. Dum la vojaĝo ŝi spertis malfacilojn neimageblajn de ordinaraj homoj. Ŝi devis toleri ne nur intensan varmon de Gobio, sed ankaŭ severan malvarmon je 40 gradoj sub nulo. Krom tio ŝi suferis atakon de griza urso. En la jaro 2012, kiam ŝi unuafoje transveturis Pacifikon, ŝi renkontis tropikan ŝtormon kaj vagis sur maro por 3 tagoj. En la jaro 2013 ŝi reme vojaĝis surmare dum 150 tagoj kaj atingis de Japanio Alaskon, Usono. Tiu faro estas eksterordinara pro la longtempa remado sur maro.

 


Sarah Outen bicikle transpasis Eŭropon, Azion kaj Nord-Amerikon kaj kanue transveturis Pacifikon kaj Atlantikon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments