El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝo de Xi kaj Ma: kial Ĉinio solvos "familiajn aferojn" en Singapuro?

| 2015-11-06
Bookmark and Share

 

    La 7an de novembro en Singapuro renkontiĝos la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la tajvana gvidanto Ma Ying-jeou. Ili interŝanĝos opiniojn pri paca disvolvo de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo.

 

    Estas kelkaj atendataj temoj pri la renkontiĝo: kial Ĉinio solvos "familiajn aferojn" en Singapuro? Kiom gravan signifon havos la renkontiĝo?

 

    Pliigi la influon de Singapuro

 

    Oh Ei Sun, supera esploristo el la Nanyang-a Teknologia Universitato de Singapuro, diris dum sia intervjuo al raportistoj, ke estas avantaĝoj kaj malavantaĝoj en tio, ke Singapuro fariĝis ejo por la intertraktado inter la du bordoj de la Tajvana Markolo. Unue, tio povas pliigi la influon de Singapuro sur internaciaj aferoj. Singapuro estas malgranda laŭ teritorio kaj ekonomia skalo, tial ĝi esperas pliigi sian influon sur internaciaj kaj regionaj aferoj kaj fariĝi la centro de mediacio de internaciaj aferoj. Sekve, gastigi la renkontiĝon de Xi kaj Ma estas oportuno por partopreno de Singapuro en kunordigo kaj traktado de internaciaj kaj regionaj gravaj aferoj kaj ankaŭ bona ŝanco por pliigo de internacia kaj regiona influo de Singapuro.

 

    Akceli ekonomion de Singapuro

 

    Due, Singapuro gastigas la renkontiĝon ankaŭ por plaĉi al la du bordoj de la Tajvana Markolo, ĉar ĝi atendas, ke la du bordoj donos al ĝi pli grandan invest-liberecon, doganan preferon kaj ne-tarifan traktadon por vigligi ĝian malfortan ekonomion.

 

    Akceli pacon kaj stabilecon de la regiono

 

    Trie, la renkontiĝo en Singapuro akcelos longedaŭran pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro. Oh Ei Sun opiniis, ke la malkvieta situacio en Sudorient-Azio kaj la Suda Ĉina Maro malutilas al la disvolvado de Singapuro, dum paco kaj stabileco de la regiono havas strategian signifon por la sociekonomio kaj stabila disvolvado de Singapuro. Tial la gastigo de la renkontiĝo havas gravan signifon por akceli pacon kaj stabilecon de la regiono kaj ankaŭ konformas kun la ĝenerala strategio kaj interesoj de Singapuro.

 

    Kunordigi starpunktojn pri la Suda Ĉina Maro

 

    Li Qihong, esploristo el la singapura Longus-Instituto por Disvolvo kaj Strategio kaj profesoro el la Nanyang-a Teknologia Universitato de Singapuro, diris, ke la renkontiĝo havas gravan historian kaj strategian signifon. Detale dirite, la signifo povas esti trovita sur tri niveloj. Unue, en la internacia situacio la renkontiĝo helpas la du bordojn de la Tajvana Markolo kunordigi starpunktojn pri la Suda Ĉina Maro, kaj eligos la signalon, ke la teritoria suvereneco de Ĉinio toleras nenian atencon.

 

    Antaŭenpuŝi pacan reunuigon de la du bordoj de la Tajvana Markolo

 

    Due, la renkontiĝo helpas akceli la procezon de paca reunuigo de la du bordoj de la Tajvana Markolo, precizigi la historian pozicion de Tajvano, kaj starigi fundamenton por la reunuigo de la du bordoj de la Tajvana Markolo.

 

    Certigi la kadron de unu Ĉinio

 

    Trie, post precizigo de la historia pozicio de Tajvano, ŝanceliĝos la ambigua aserto de la Demokrati-Progresa Partio de Tajvano "konservi la nunan staton" pri la rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, kaj ĝia starpunkto pri la rilatoj inter la du bordoj estos klarigita en la kadro de unu Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments