El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vizito de Xi Jinping en Vjetnamio

| 2015-11-06
Bookmark and Share

 

    La 5-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis Hanojon, ĉefurbo de Vjetnamio, kaj komencis la du-tagan ŝtataferan viziton al la lando. Tio estas la unua vizito de Xi Jinping al Vjetnamio post lia elektiĝo kiel la plej supera gvidanto de la partio kaj ŝtato de Ĉinio, estas ankaŭ la refoja vizito de ĉina prezidanto al Vjetnamio post 10 jaroj. Lia vizito okazas ĉe la 65-jara datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

 

 

    En Hanojo Xi Jinping renkontiĝis kun Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Ambaŭ flankoj unuanime konsentas sin teni je la principo "longtempa stabileco, rigardo al la estonteco, najbara amikeco kaj ĉiuflanka kunlaboro" kaj laŭ la spirito "bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj samideanoj kaj bonaj partneroj" por antaŭenpuŝi daŭran, sanan kaj stabilan disvolvon de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

 

    Xi Jinping prezentis 7 proponojn pri disvolvo de la rilatoj inter ambaŭ partioj kaj inter ambaŭ landoj. Nguyen Phu Trong diris, ke la vizito de Xi Jinping havas gravan signifon okaze de la 65-jara datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio.

 

 

    Antaŭ la renkontiĝo, Xi Jinping ĉeestis bonvenigan ceremonion aranĝitan de Nguyen Phu Trong sur la placo de la prezidantejo.

 

 

    Post la renkontiĝo, ambaŭ landaj gvidantoj atestis subskribon de dokumentoj pri reciproka kunlaboro pri trafiko, turismo, produkto-kapablo, kulturo, fervojo, energio, financo kaj inter regionoj. Laŭ statistiko de la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano, en la jaro 2014 la komerco inter Ĉinio kaj Vjetnamio sume atingis 83.6 miliardojn da usonaj dolaroj, kresko je 27.7% kompare kun tiu de la jaro 2013. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Vjetnamio jam de 11 jaroj.

 

 

    Vespere de la sama tago, Xi Jinping kaj Peng Liyuan ĉeestis bonvenigan vesperbankedon aranĝitan de Nguyen Phu Trong kaj vjetnama prezidanto Truong Tan Sang.

 

    Laŭ invito de singapura prezidento Tony Tan Keng Yan, Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Singapuro en la 6-a kaj la 7-a de novembro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments