El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Pekina Internacia Bienalo pri Modernaj Metala kaj Juvela Artoj

| 2015-11-09
Bookmark and Share


Farita el tute malsamaj materialoj

 

    La 8-an de novembro inaŭguriĝis la Pekina Internacia Bienalo pri Modernaj Metala kaj Juvela Artoj en la arta halo de la Ĉina Jarmilo-Monumento. La ekspozicio kun la ĉeftemo "Fuzio kaj kunfandiĝo", estas areno por internacia dezajno, moderna metal-arto kaj kunfandiĝo de diversaj kulturoj, kaj allogis preskaŭ 500 eksponaĵojn de 50 artistoj el 20 landoj kaj regionoj.

 


Metalaj artaĵoj
 


Metalaj artaĵoj
 


Metalaj artaĵoj
 


Metalaj artaĵoj

 

    En la tago de la inaŭguro la partoprenantaj artistoj okazigis seminarion, en kiu ili kun 200 samfakaj kolegoj diskutis pri kreivo, kultur-kunfandiĝo, metiarto kaj perspektivo de la moderna arto. La ekspozicio daŭros ĝis la 21-a de novembro.

 


Kunmeto de jado kaj metalo
 


Diverslandaj artistoj atente rigardas verkojn de samfakuloj.

 

    La ekspozicio estas unu el la gravaj eksponadoj pri metala arto, kaj funkcias kiel platformo de kulturaj interŝanĝoj por la kreivo kaj kunago de internacia kulturo. Nun ĝi estas evento kun sufiĉe granda influpovo eksterlande kaj fariĝas pli kaj pli perfekta. En 2011 kaj 2013 oni jam sukcese organizis ĝin en la sama loko.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments