El Popola Ĉinio>头条新闻>

Historia manpremo de Xi kaj Ma

| 2015-11-09
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 7a de novembro en Singapuro renkontiĝis Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou. Tio estis historia renkontiĝo inter gvidantoj de la du bordoj de la Tajvana Markolo ekde 1949.

 

    Jen kelkaj ĉefaj vortoj por kompreni la historian renkontiĝon.

 

    70 sekundoj

 

    Je la tria horo posttagmeze de la 7a de novembro, Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou samtempe eniris en la halon de Shangri-La Hotelo. Centoj da ĵurnalistoj el la tuta mondo atestis la historian momenton. La du gvidantoj kun rideto manpremis unu la alian por pli ol 70 sekundoj.

 

    Respondante al demando pri la sento dum manpremo, Ma diris, ke ambaŭ streĉis siajn fortojn.

 

    Ruĝa kaj blua kravatoj

 

    Ambaŭ gvidantoj estis en malhelaj jakoj. Xi portis ruĝan kravaton, kaj Ma bluan.

 

    Unu klarigo estis tiu, ke en Tajvano Kuomintango apartenas al la "blua tendaro", kaj ĝia flago havas la kolorojn de bluo kaj blanko. La koloro de la kravato de Ma reprezentas tradicion kaj elvokas la flagon. La kravato de Xi estis certe ruĝa.

 

    Sinjoro

 

    Pro specialaj transmarkolaj rilatoj, antaŭ la renkontiĝo la demando pri "nomo" kaj "identeco" de ambaŭ flankoj, unu al la alia, estis priatentita.

 

    La solvo estis plena de ĉina saĝo. Ili evitis ĉiajn titolojn, kaj nomis unu la alian "sinjoro".

 

 

    Familiaj aferoj

 

    Kiel Xi diris en la renkontiĝo, "ni estas fratoj, kiuj estas ankoraŭ kunligitaj per nia karno, eĉ se niaj ostoj estas rompitaj. La ĉinoj de la du bordoj havas kapablojn kaj saĝon por solvi siajn proprajn problemojn."

 

 

    Donacoj

 

    Ma alportis du donacojn por la renkontiĝo: manfaritan porcelanaĵon ornamitan per blua tajvana pigo kaj ok botelojn de Mazu-vino. Iuj fakuloj opiniis, ke delonge la blua pigo estas simbolo de bona sorto kaj feliĉo, kaj la blua tajvana pigo sociema estas unika en Tajvano. Mazu-vino estas ŝatata de Ma.

 

    Divido de pagoj

 

    Tiunokte Xi kaj Ma vespermanĝis en Shangri-La Hotelo.

 

    Entute 14 homoj el la du partioj sidis ĉe la ronda tablo por la vespermanĝo. Xi kaj Ma sidis flanko-ĉe-flanke. La pagoj por vespermanĝo kaj renkontiĝejo en Singapuro estis egale dividitaj de la du partioj.

 

    Konsento de 1992

 

    Inter la fino de oktobro kaj la komenco de decembro 1992 en Hongkongo renkontiĝis la Asocio por Rilatoj Trans la Tajvana Markolo kaj la Fondaĵo de Transmarkolaj Interŝanĝoj kaj atingis la buŝan akordon, ke ambaŭ bordoj de la Tajvana Markolo sekvas la principon de unu Ĉinio. Tio estas la konsento de 1992.

 

 

    Dialogo inter Wang kaj Koo

 

    En 1993 en Singapuro okazis la unua dialogo inter prezidanto de la Asocio por Rilatoj Trans la Tajvana Markolo Wang Daohan kaj prezidanto de la Fondaĵo de Transmarkolaj Interŝanĝoj Koo Chenfu. Surbaze de la konsento de 1992 la du flankoj intertraktis pri plifortigo de ekonomia kunlaboro kaj interŝanĝoj pri scienco kaj tekniko, kulturo, junularo kaj gazetaro, kaj subskribis kvar interkonsentojn. La dialogo ricevis vastajn aplaŭdojn de la du bordoj kaj la internacia komunumo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments