El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj "mirindaĵoj de la mondo"

| 2015-11-10
Bookmark and Share

    Lastatempe la brita ĵurnalo The Guardian publikigis la finkostruotajn 7 novajn mirindaĵojn de la mondo, kaj la nova flughaveno de Pekino fariĝis la ĉampiono de la mirindaĵoj.

 

    Zaha Hadid, irakdevena brita arkitektino, donis tute novan vivon al la pekina flughaveno per sia desegno. La flugstacio de la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno multe mallongigos la transveturan distancon per radia spoksimila aspekto, kaj la formo de la stacidomo estos flulinia. Ĝi atestas la laborojn de inĝenieroj kaj arkitektoj kiuj senĉese plivastigas la kampon de arkitekturo kaj kreas nekompareblan belecon de konstruaĵoj.

 

    La turo Khalifa kiel plej alta konstruaĵo en la mondo mirigas ĉiun vizitanton per sia alteco de 828 metroj. Ĝi estas la monda ĉampiono de alteco kiu superas la duan vicon per ĉirkaŭ 200 metroj.

 

    Depost la reveno de Hongkongo al la patrujo en 1999, la ĉina registaro ĉiam klopodas por pliproksimigi la urbojn Zhuhaj, Makao kaj Hongkongo por akceli la interŝanĝojn en la regiono. Nun konstruata estas la Ponto Hongkong-Zhuhai-Makao, kiu kunligos la 3 lokojn. Ĝi fariĝos la nova mirindaĵo de la mondo kun la totala longeco de 50 kilometroj.

 

    Post la serioza katastrofo de Chernobyl, sovetuniaj inĝenieroj kovris ĝin per cemento. Nun oni starigas konstruaĵon kun ŝtalaj arkoj por ke gruoj povu fari malkonstruadon de supre suben.

 

    La granda moskeo de Mekko nun vastiĝas por du milionoj da haĝuloj, kiuj pilgrimas tien ĉiujare. La birdorigardo al la moskeo montras ke ĉirkaŭ ĝi staras grandaj konstruaĵoj, kiuj provizos luksan servon por tranoktado. La hotelo Abraj Kudai kun siaj 12 altdomoj havos pli ol 10 mil ĉambrojn por loĝado post la finkonstruo.

 

    La metroo de Londono etendiĝas kiel reto. Por garantii la normalan vivon al la 8 milionoj da loĝantoj en tiu ĉi metropolo, la rega sistemo de la metroo brile funkcias. La fervoja projekto Crossrail povos kunligi la Londonan Flughavenon Heathrow kun la orienta kaj mezokcidenta partoj de la urbego.

 

    La Stadiono FFR de Parizo povos enteni 82 mil spektantojn. Ĝi kun flekseblaj seĝoj, grandioza eksterformo kaj movebla tegmento povos fariĝi sporthalo laŭ bezono.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments