El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj unuafoje gajnis la Premion Trarompo

| 2015-11-10
Bookmark and Share


Wang Yifang (la kvara de maldekstre) ricevas la premion, reprezentante la teamon

 

    La 9-an de novembro en Kalifornio, Usono, okazis premi-dona ceremonio de la Premio Trarompo. Kiel ĉefa sciencisto de la reaktor-eksperimento ĉe la Golfo Daya, esplor-projekto pri oscilado de neŭtrinoj, Wang Yifang ricevis la Premion Trarompo pri Fundamenta Fiziko reprezentante la tutan teamon. Estas la unua fojo, ke ĉina sciencisto ricevis la premion. Wang Yifang diplomiĝis el la fizika fako de la Nankina Universitato, kaj nun estas direktoro de la Instituto de Altenergia Fiziko de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    La reaktor-eksperimento ĉe la Golfo Daya, eksperimento pri oscilado de neŭtrinoj, estas la plej granda internacia projekto sur la kampo de fundamenta scienco de Ĉinio. Ĝin gvidas Ĉinio kaj Usono, kun partopreno de sciencistoj el Rusio, Ĉeĥio, Hongkongo kaj Taiwan.

 

    La Premion Trarompo aljuĝas la ne-profit-cela fondaĵo Premio Trarompo. En 2012, rusa miliardulo kaj interreta entreprenisto Yuri Milner investis por startigi la fondaĵon de la premio pri fundamenta fiziko, celante per 3 milionoj da usonaj dolaroj laŭdi sciencistojn, kiuj faras elstarajn kontribuojn sur tiu kampo.

 

    Laŭ informo, sur la natusciencaj kampoj de la mondo la Premio Trarompo donas la plej grandan monsumon, kiu duoblas kompare kun tiu donata de la Nobel-premio. Kvankam ĝi ne havas tiel grandan famecon en la mondo, ĝi estas prestiĝa kaj aŭtoritata inter la koncernaj fakuloj. Fakte, pluraj gajnantoj de la ĉi-foja premio jam ricevis ankaŭ la Nobel-premion, kiu donas premion al nur individuoj kaj ne al teamoj. Dume la Premio Trarompo povas esti donata kaj al individuoj kaj al teamoj, tiel ke ĉi-foje 5 teamoj kune ricevis ĝin.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments