El Popola Ĉinio>头条新闻>

254 suspektatoj pri krimoj estis kondukitaj de Indonezio kaj Kamboĝo al Ĉinio

| 2015-11-10
Bookmark and Share

 

    La 10-an de novembro kvar aviadiloj ĉartitaj de la Ĉina Civila Aviada Kompanio respektive atingis ĉinajn flughavenojn en Pekino, Ŝanhajo, Hangzhou kaj Kantono el la indonezia Ĝakarto kaj la kamboĝa Pnompeno. Per ili 254 suspektatoj pri krimoj de la ĉina ĉeftero estis kondukitaj al Ĉinio.

 

    Tio signifas, ke finiĝis la unua batalo de la speciala agado de Ĉinio kontraŭ nova krimado per telekomunika reto, kaj estis solvita la grandega fripona kazo per telekomunikado, kiu atingis pli ol 4 mil friponaĵojn en pli ol 20 provincoj, regionoj kaj urboj de la landinterno kaj Hongkongo de Ĉinio.

 

    Laŭ konigo de respondeculo de la kriminala esplorejo de la Ministerio por Publika Sekureco, en la lasta jaro, friponaj krimadoj per telekomunikado senĉese multiĝis. Ili serioze damaĝis vivkoncernajn interesojn de popolamasoj kaj alportis grandegan latentan danĝeron al la sekureco de la ŝtato kaj la stabileco de la socio.

 

    La 254 homoj estas la unuaj suspektatoj kaptitaj eksterlande post komenco de la speciala agado. Rilata respondeculo de la Ministerio por Publika Sekureco diris, ke en la estonteco la ministerio plue antaŭenpuŝos la specialan agadon kaj faros seriozan baton al novaj krimadoj per telekomunikado. Ĝi plue intensigos leĝ-plenumajn kunlaborojn inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo, kun Hongkongo, Makao kaj la internacia komunumo, starigos konstantan labor-mekanismon pri interŝanĝo de informoj, esplorado de kazoj kaj kaptado de suspektatoj por senĉese altigi kapablojn por fari translandan kaj transregionan batadon de krimuloj por ke ili ne havu lokon por resti, sin kaŝi kaj krimi.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments