El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aĉetofestivalo de Tmall

| 2015-11-11
Bookmark and Share


Vespere de la 10a de novembro Jack Ma kaj mondkonata aktoro Daniel Craig en la gajega festado de Tmall

 

    Je nul-horo de la 11a de novembro komenciĝis la aĉetofestivalo de la retbutiko Tmall. En nur 18 sekundoj ĝia vendokvanto superis 100 milionojn da juanoj! En unu minuto 794 milionojn da juanoj! En unu minuto kaj 12 sekundoj miliardon! En 12 minutoj kaj 28 sekundoj 10 miliardojn da juanoj! Dume la interreto kelkfoje paneis pro tro multe da vizitoj. Iuj varoj estis tuj elĉerpitaj. La elspezoj de multaj homoj tute superis la planitan sumon.

 

    Alibaba-grupo de Tmall okazigis ceremonion por komenciĝo de la festivalo je la nul-horo en Akvokubo en Pekino. La tutmonda aĉetofestivalo daŭras unu tagon. Je la 16a horo de la antaŭa tago Alibaba publikigis informon en sia mikroblogo, dirante, ke la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵus sendis mesaĝon al Jack Ma, prezidanto de Alibaba, esprimante gratulon kaj saluton al la laborantoj de Alibaba.

 

 

    Laŭ informo de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, la lando jam fariĝis la plej granda merkato de interreta detalado en la mondo. En 2013 la nombro de retaĉetantoj atingis 302 milionojn, kaj la jara vendado kalkuliĝis al 1 850 miliardoj da juanoj, okupante 7,8% de la totala sumo de detalado por socia konsumado. Kaj tiu de Alibaba konsistigis 80% de la merkata porcio.

 

    La 11a de novembro estas la tago de la plej grandskala retaĉeto en Ĉinio. En tiu tago de la lasta jaro, la vendokvanto de Alibaba kalkuliĝis al 57,1 miliardoj da juanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments