El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova papermono de 100 juanoj komencos cirkuladon morgaŭ

| 2015-11-11
Bookmark and Share

 

    Laŭ plano de la Popola Banko de Ĉinio, la 12-an de novembro komencos cirkuli nova papermono de 100 juanoj. Kompare kun la kuranta versio, la nova havos la samajn koloron, desegnon kaj grandecon, sed plibonigitajn elementojn de tekniko kontraŭ falsado.

 

 

    Pli frue estis emisiitaj kvar versioj de la papermono de 100 juanoj, kaj la kuranta estis emisiita en 2005.

 

    Plibonigitaj kontraŭfalsaj elementoj de la papermono de 100 juanoj

 

    Nuntempe papermonoj en la tuta mondo havas kunligitajn kvalitojn de nefalsebleco, cirkulebleco kaj beleco. Oni pli kaj pli atentas la gravecon de rimedoj kontraŭ falsado. La kontraŭfalsa tekniko ĉi-foje uzata por la nova ĉina papermono estas internacie akceptata kiel la plej bona tiucela tekniko, kiu estas uzata ankaŭ por papermono de eŭroj kaj por tiu de rusaj rubloj.

 

    Kio okazos al la antaŭa versio de la papermono de 100 juanoj?

 

    Shang Zhiyu, direktoro de la oficejo de planado kaj distribuado de la Buroo pri Valuto, Oro kaj Arĝento de la Popola Banko de Ĉinio, diris, ke la malnova versio de la papermono estos ankoraŭ uzebla en la merkato. La Popola Banko de Ĉinio laŭ striktaj normoj reprenos damaĝitan papermonon el la cirkulado kaj iom post iom anstataŭigos la malnovan version per la nova por pli bone kontraŭagi falsadon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments