Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Nova ĉapitro de la ĉina-britaj kunlaboroj

| 2015-11-11
Bookmark and Share
 
    Ĉina prezidanto Xi Jinping faris fruktodonan viziton al Britio de la 19a ĝis la 23a de oktobro, 2015, kaj tiu jaro estas rigardita kiel komenco de la dua jardeko de la ampleksa strategia partnereco inter ambaŭ landoj. Tiu estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Britio dum la lastaj 10 jaroj.

 

    Kune ĝui fruktojn de disvolvo kaj profitigi partnerojn de la tuta mondo

 

 
    Direktoro de la brazila centro de esploro pri Ĉinio diris ke la ĝojiga perspektivo de la ĉina-britaj kunlaboroj reprosperigos la industrion de Britio. La kunlaboroj inter Ĉinio kaj Britio kaj tiuj inter Ĉinio kaj aliaj landoj de Eŭropo ne nur favoras ambaŭ flankojn, sed ankaŭ profitigas pli da landoj de la tuta mondo, inkluzive de Brazilo. Kredeble, la vizito de la prezidanto Xi al Britio fortigis la bazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, kaj la kunlaboroj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj donos pli pozitivan influon al la tuta mondo.

 

 
    Kirgiza fakulo pri politologio kaj vicprofesoro de la politologia fakultato de la Biŝkeka Homscienca Universitato kredas ke fortigo de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Britio profitigos la tutan mondon kaj alportos ĝojigajn fruktojn al pli da aliaj landoj kaj regionoj.

 

    Bo Zhiyue, profesoro de la Viktoria Universitato de Wellington, Nov-Zelando kaj direktoro de la nov-zelanda esplorcentro pri nuntempa Ĉinio, diris ke la ĉina-brita kunlaboro -- nova tendenco de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj -- profitigas aliajn landojn kaj regionojn. Ĉinio, kiel grava parto de la tutmonda ekonomio, povas alporti gravajn ekonomiajn profitojn al la partneroj kaj liveri hepadon al la tutmonda evoluo.

 

    Chen Gang, esploristo de la instituto pri Orientazio de la Nacia Universitato de Singapuro, diris ke gravas modela efiko de la fortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio por la ĉina-eŭropaj rilatoj. Precipe, Britio ludis la rolon de "ĉefo" por aliaj eŭropaj landoj, kiuj sekvis ĝin aliĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko.

 

 
    Mori Masataka, fakulo de la universitato Sizuoka, opiniis ke fortigo de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio alportos certe pozitivan influon al la internacia komunumo. Ambaŭ landoj estas ekonomiaj entoj en la mondo, la ĉina-brita kunlaboro helpos antaŭenpuŝi la tutmondan ekonomion al plia ekvilibro, antaŭenigi disvolvon de la diversaj landoj kaj atingi pacon kaj stabilecon de la internacia komunumo.

 

    Ĉinio kaj Britio atingis "Memorandon pri kunlaboro en akcelo de eksporto kaj investo en Afriko" dum la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping en Britio, tion bonvenigis iu supera esploristo de la Disvolva Instituto de la Universitato de Najrobo, en Kenjo. Li diris ke bonaj amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio havas gravan signifon por Kenjo kaj por la tuta Afriko, kaj afrikanoj daŭre profitas el tio.

 

    Praktiki pacan disvolvon kaj ludi la rolon de granda lando

 

 
    Prezidanto Xi diris ke la ĉina popolo prenas la vojon elektitan de la historio, deziras pli bonan vivon kaj pensas pri paco kaj disvolvo de la mondo. Iu ajn, io ajn, ajna kialo ne povas ŝanceli la persistemon de Ĉinio en la vojo de paca disvolvo.

 

    Hu Yishan, altklasa esplor-erudiciulo de la lernejo S. Rajaratnam pri Internaciaj Studoj en la Nanyang-a Teknologia Universitato, diris ke Ĉinio persistas en la vojo de paca disvolvo kaj en kunlaboro por komuna gajno, jen ĝiaj spertoj el la historio de multjara esplorado. De tio profitas ne nur ĝia popolo, sed ankaŭ la tuta mondo. Tio estas bona iniciato precipe kiam malrapidas la ekonomia kresko de la tuta mondo.

 

    Esploristo de la Brazila Centro pri BRICS-Politikoj atentigis ke ĉina prezidanto Xi menciis en multaj lokoj, inkuzive ĉe Unuiĝintaj Nacioj, pacan disvolvon kaj konstruadon de komunumo de homara sorto. Tio kreis pozitivan sferon por disvolvo de Ĉinio kaj konigis al la mondo, ke Ĉinio neniam starigos hegemonion. La pozitiva sinteno de prezidanto Xi trankviligas la landojn kiuj kunlaboras kun Ĉinio. Ili pli bone komprenas la disvolvan vojon prenitan de Ĉinio.

 

 
    Direktoro de la instituto pri problemoj de Brazilo, Ĉinio kaj Azi-Pacifiko opiniis ke la vizito de prezidanto Xi al Britio estas signifoplena. La ĉina popolo kun siaj propraj firma decido kaj praktikado iras sian propran vojon kaj gajnis respekton de la hodiaŭa mondo, kaj Ĉinio estas tiel avida al la paca disvolvo kiel aliaj landoj.

 

    Vicprezidanto de la instituto pri ĉinaj rilatoj de la Universitato de Teknologio de Sidnejo, Aŭstralio, diris ke la tutflanka evoluado de Ĉinio havas pozitivan efikon kaj al la ĉina ekonomio kaj al la monda. Britio esperas fariĝi la plej "bona amiko" de Ĉinio en la okcidentaj landoj, kaj kuraĝigis kaj helpis Ĉinion por pli profunde integriĝi al la tutmonda ekonomio, tio alportos gajnojn al ambaŭ landoj.

 

    Yu Aibing, vicprezidanto de Monash-Universitato de Aŭstralio, diris ke nuntempe diversaj landoj jam formis komunumon de interesoj kaj tiun de komuna sorto, kaj neniu lando povas esti katenita en sia ebura turo. Kunlaboro kaj komuna gajno estas tendenco de disvolvo en la nuna tempo, kaj grava principo de evoluo de la rilatoj inter diversaj landoj. Prezidanto Xi intimigas la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio t.e. modelo de kunlaboro por komuna gajno.

 

(el xinhuanet.com)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments