El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nombro de novnaskitoj kreskos je maksimume 20 milionoj jare

| 2015-11-11
Bookmark and Share

 

    La 10an de novembro Wang Pei'an, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, malkaŝis en gazetara konferenco, ke post la ampleksa efektivigo de la du-infana politiko, pli ol 90 milionoj da fekundaj virinoj, ĉirkaŭ 63% de la 140 milionoj da edziniĝintaj fekundaj virinoj, kiuj naskis unu infanon, rajtos havi la duan infanon, kaj 50% de ili estos en la aĝo de 40 ĝis 49 jaroj.

 

    Ekde efektivigo de la nasklimiga politiko en la komenco de la 1970aj jaroj, la natura kresko de la loĝantaro reduktiĝis de 23,3‰ en 1971 ĝis 5,21‰ en 2014, kaj la procento da fekundeco de virinoj malaltiĝis de 5,4 ĝis 1,5-1,6.

 

    Duono da fekundaj virinoj estas pli ol 40-jaraj

 

    Inter la 140 milionoj da edziniĝintaj fekundaj virinoj kiuj naskis unu infanon, 37% aŭ 50 milionoj da tiuj virinoj rajtas havi la duan infanon laŭ la nuna politiko; post ampleksa efektivigo de du-infana politiko 63%, alivorte 90 milionoj da virinoj, povos havi la duan infanon. 50% da ili estos en la aĝo de 40 ĝis 49 jaroj.

 

    Populacio kulminos al 1,45 miliardoj en 2029

 

    Post efektivigo de la nova politiko la nombro de novnaskitoj rekreskos; la ĉinaj duaj infanoj troviĝos ĉefe en urboj, okupantaj 76% de la totala nombro de la duaj infanoj (pli ol 20% el ili estos enmigrintoj); la loĝantaro ne draste plimultiĝos, kaj la tutlanda populacio atingos la pinton de 1,45 miliardoj da homoj en 2029.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments