El Popola Ĉinio>头条新闻>

Riparita la templo Dana en Qinghai, Ĉinio

| 2015-11-12
Bookmark and Share

    Post 5-jara klopodo, la laborantoj finis la riparon de la templo Dana, la plej granda kaj la plej bone konservata templo de la pagodoj por la reĝo Gesar kaj liaj 30 generaloj.

 


La templo fotita en la 26-a de junio 2010
 
    La reĝo Gesar estas la heroo en la tibeta epopeo Gesar, kiu estas la plej longa epopeo en la tuta mondo. Li estas figuro en popolaj legendoj de tibetanoj, sed estas ankaŭ rigardata kiel homo, kiu vere ekzistis en la historio. En la tibeta regiono ekzistas multaj temploj por la reĝo kaj liaj generaloj. Inter ili la templo Dana estas la plej granda.

 


La templo fotita en la 26-a de junio 2010
 
    La templo situas en la gubernio Nangqên de la tibeta aŭtonoma subprovinco Yushu de la provinco Qinghai en okcidenta Ĉinio. Temas pri regiono super la marnivelo de 4 500 metroj. La historio de la templo komenciĝis en la 7-a jarcento, kaj oni ĝin finkostruis en la 11-a jarcento. Sur la montokrutaĵo staras aro da pagodoj por la reĝo Gesar kaj liaj 30 generaloj. La pagodoj faritaj el ŝtono kaj ligno havas plian grandiozecon kiel pagodaroj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

 


La pagodaro ĉe la templo
 
    La 14-an de aprilo 2010 okazis 7.1-grada tertremo en la loko, kaj la templo estis serioze damaĝita. En majo de la sama jaro oni komencis antaŭesploradon por riparado, kaj la plenampleksa rebonigo komenciĝis en la sekva jaro. La riparo ĉefe sekvis la tradician konstru-metodon kaj samtempe kombinis ĝin kun moderna tekniko por maksimume konservi la naturan elegantecon de la konstruaĵo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments