El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alilandanoj kortuŝantaj Ĉinion en 2015

| 2015-11-12
Bookmark and Share


Direktoro de Librejo Fenikso Philip Meyer ricevas la premion.

 

    Vespere de la 11-a de novembro en la Pekina Universitato okazis ceremonio "Vi Alportas Ĉarmon al Ĉinio", fare de la produkta teamo Ĉinio Estas Ĉi Tie. Ĉi-jare ĝi temas pri ĉin-lingvaj librejoj en aliaj landoj. El la kvin kontinentoj oni elektis sep diversajn librejojn, kiuj havas lokajn karakterojn, riĉan historion kaj bonajn rilatojn kun Ĉinio. La respondeculoj de la librejoj estis invititaj al la ceremonio por diskonigi ĉinajn librojn, rakonti pri Ĉinio kaj realigi la ĉinan revon. La sep librejoj estas: Librejo Fenikso en Parizo, Librejo Guang Hwa en Britio, Ĉinaj Libroj en Usono, Ĉinaj Libroj en Aŭstrialio, Librejo Uchiyama en Japanio, Librejo Wenchang en Brazilo kaj Librejo Youfeng en Francio. Dum la pasintaj 65 jaroj ĉin-lingvaj librejoj en aliaj landoj konstruis reton de eldonado en pli ol 180 landoj kaj altiris 1.4 miliardojn da legantoj kaj diskonigantoj de la ĉina kulturo.

 

    En 2009 okazis en Pekino la unua evento "Vi Alportas Ĉarmon al Ĉinio", granda surstaĝa ceremonio kun la kerna temo "Alilandanoj kortuŝantaj Ĉinion". La ceremonio ĝis nun okazis 4 fojojn, kaj celas laŭdi la alilandajn amikojn, kiuj faris grandan kontribuon al la konstruado de Ĉinio kaj al la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 


Deng Jiaxiang, kiu fondis Librejon Guang Hwa en 1971
 


Anstataŭ Henry Noyce, la forpasinta fondinto de Ĉinaj Libroj en Usono, lia filino ricevas la premion.
 


Tony McGlinchey, la fondinto de Ĉinaj Libroj en Aŭstralio, havas ĉinan edzinon.
 


Posteuloj de Uchiyama Kanzo, la fondinto de Librejo Uchiyama en Japanio
 


Librejo Wenchang estas la sola ĉin-lingva librejo en Brazilo, kie loĝas 500 mil ĉinoj.
 


Pan Lihui, ĉino loĝanta en Kamboĝo, fondis Librejon Youfeng larĝan nur je 3 kvadrataj metroj, kiu tamen havas grandan influon en la franc-lingva mondo.
 


Kunfotiĝo de kelkaj premiitoj

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments