El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por la unua fojo, ĉina sciencistino parolis en la gazetara konferenco de NASA

| 2015-11-13
Bookmark and Share


Dong Yaxue, juna sciencistino el Chengdu de Ĉinio

 

    Je la 3-a horo de la 6-a de novembro laŭ la pekina tempo, la Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono (NASA) okazigis gazetaran konferencon por anonci, ke la sondilo MAVEN trovis la ŝlosilan faktoron pri evoluado de la atmosfero sur Marso dum la pasintaj 4 miliardoj da jaroj. Ĝi estas tio, ke la suna vento "ŝtelis" atmosferon sur Marso. Tiu estas alia grava eltrovo pri Marso fare de sciencistoj de NASA dum serĉo de pruvo de surmarsa likva akvo.

 

    Inter la sciencistoj el kelkaj esploraj institucioj de la mondo, kiuj partoprenis en la projekto MAVEN, estas la juna sciencistino Dong Yaxue el Chengdu de Ĉinio. Ŝi parolis en la gazetara konferenco kiel honora gasto.

 

    En 2003, Dong Yaxue diplomiĝis el la Universitato pri Scienco kaj Teknologio de Ĉinio. Poste ŝi komencis siajn magistrajn studojn en la fakultato pri fiziko kaj astronomio de Rice-Universitato de Usono. En 2014 ŝi doktoriĝis pri astrofiziko kaj ekde tiam laboras en la usona laboratorio pri atmosfero kaj spaca fiziko. Parolante pri sia partopreno en la projekto, Dong Yaxue diris: "Somere de 2014, la laboratorio pri atmosfero kaj spaca fiziko ĉe la Universitato de Kolorado publike varbis postdoktoran studenton por la scienca grupo por la projekto MAVEN. Mi aliĝis al la grupo post sendo de biografia skizo kaj pertelefona ekzameno. Mia ĉefa laboro estas analizi donitaĵojn senditajn de satelito kaj fari komparojn inter la senditaj donitaĵoj kaj la antaŭviditaj. Mi ŝatas teknikan laboron kaj ne opinias ĝin monotona. Dum la venonta jaro mi daŭrigos mian laboron pri analizo de donitaĵoj de MAVEN."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments