El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiuj laboroj plaĉas al ĉinoj en la venontaj kvin jaroj?

| 2015-11-13
Bookmark and Share

    Enspezo estas la plej vaste zorgata afero de la ĉina popolo en la plenumado de la 13-a Kvinjara Plano. Kiuj laboroj estos la plej bonaj kaj sukcesigaj, kiuj kampoj estos emerĝantaj industrioj kun pli alta salajro en la venontaj 5 jaroj?

 

    Softvara inĝeniero

 

 
    La supre menciita plano diras, ke Ĉinio nun disvolvas la komercan spacon en interreto, praktikas la agad-projekton "Interreto plus", evoluigas la teknikojn kaj aplikojn de la interreto de objektoj, disvolvas "gajna-gajnan komercon" kaj akcelas la kunfandiĝon inter interreto, ekonomio kaj socio.
 
    Dum la venonta jarkvino, tiuj laboroj kiuj proksimas al interreto kaj informologia industrio probable havos pli grandan eblecon duobligi la enspezon. En la 11-a de novembro, 2015, la granda festivalo de retaĉetado, la vendosumo de la retbutiko Tmall atingis 91.2 miliardojn da juanoj. Fakte la sumo pagita per senkablaj terminaloj (saĝtelefonoj kaj porteblaj komputiloj) atingis 62.6 miliardojn da juanoj kaj konsistigis 68.67% de la totala monsumo. Do, la homfortoj sur la softvara kampo estos multe bezonataj, kaj la salajro pagata sur tiu tereno daŭre altiĝos. Precipe la okupoj koncernaj al poŝtelefonoj kaj porteblaj komputiloj estos pli urĝe bezonataj de la merkato.

 

    Transkampaj profesiuloj

 

 

    En la plano estas menciite, ke Ĉinio antaŭenpuŝas novkreadon en la kampoj de industria organizo, komercaj modeloj, proviza kaj transporta ĉenoj, kaj subtenas diversajn kreivecojn surbaze de interreto. Krome, oni reguligas la interretan financon.

 

    Tio signifas, ke en la plenumado de "Interreta plus" malfacile troveblas talentuloj kapablaj sur du kampoj samtempe. Nun, kiam la interreta financo tiel rapide disvolviĝas, la profesiulo kiuj samtempe regas la sciojn de interreto kaj financo estas "karaj". Ĉi-flanka ekzemplo estas la 11-a de novembro, kiam la pinto sur la pag-platformo Alipay, speciala pagilo por Tmail kaj Taobao kaj la plej granda reta pag-platformo de Ĉinio, estis 85.9 mil fojojn en ĉiu sekundo. Krome, ankaŭ tiuj kiuj bone konas sian kampon kaj lerte manipulas la surretajn komunikilojn estas varme bezonataj kiel reklamistoj kaj vendistoj.

 

    Laborantoj de hardvaroj

 

 

    La plano mencias, ke Ĉinio klopodas por la prospero de inteligenta konstruo celante starigi novan sistemon de produktado kaj por la kresko de novgeneracia komunika teknologio, ciferecaj ilmaŝinoj kaj robotoj, aviadaj kaj aerspacaj ekipaĵoj, fuelŝparaj kaj novfuelaj aŭtoj, elektrigaj ekipaĵoj, novaj materialoj, biomedicino kaj altefikaj kuraciloj, ktp.

 

    La tendenco de la sciencteknika disvolviĝo decidas la daŭre levitan enspezon de la laboroj pri inteligenta aparataro. Ekzemple, de la inteligenta braceleto de Mi ĝis brakhorloĝo de APPLE, kaj ankaŭ la mezurilo de glukozo en la sango kaj elektronika pordregilo, oni pli kaj pli multe uzas "saĝhardvarojn". Sed la edukado de koncernaj laborantoj ne sekvas la disvastiĝantan praktikadon. Tiel, desegnaj kaj ellaboraj teknikistoj de tiu ĉi flanko estos "valoraj" dum la venontaj jaroj.

 

    Novtipaj kamparanoj

 

 

    La plano diras, ke la lokaj registaroj de Ĉinio plenforte antaŭenpuŝas la modernigon de agrikulturo, kreskigas diversformajn entreprenojn kun taŭga grandeco, kaj konstruas sistemon de politikaj rimedoj favoraj al la entreprenantoj de novtipa agrikulturo. Oni atendas, ke tiaj klopodoj sukcesos elbaki novajn "profesiajn" kamparanojn.

 

    Tiel, grandskala entreprenado kaj industriigo de agrikulturo helpos al la apero de "novtipaj kamparanoj" en vilaĝoj. La 13-a Kvinjara Plano montras, ke Ĉinio ne forturnos sian zorgon de la fundamenta funkcio de agrikulturo, kvankam la ŝanĝoj en tiu ĉi kampo estos pli profundaj kaj vastaj. Tiam pli kaj pli multiĝos kamparanoj kun granda enspezo, kaj ili fariĝos similaj al la "bienmastroj" en Eŭropo kaj Usono.

 

    Diverskampaj dezajnistoj

 

 

    La plano emfazas, ke Ĉinio devas stimuli kreivecon kaj antaŭenigi entrprenadon kaj kreivecon fare de la popolamaso. La lando samtempe devas liberigi novan postuladon, krei novan provizon kaj prosperigi novajn teknikojn, industriojn kaj industri-statojn, diras la plano.

 

    Jam en la nuna periodo laŭindividua dezajno jam fariĝis la reganta tendenco de konsumado. En estonteco, oni mongajnos en la kampoj de industria desegno, kostuma dezajno, retpaĝa konstrukcio, grafika dezajno kaj aliaj.

 

    Flegistoj kaj vartistinoj

 

 

    La plano proponas, ke Ĉinio komplete efektivigu la politikon de du infanoj por ĉiu geedza paro.

 

    Sekvante la tendencon de la demografia maljuniĝo kaj la naskokulmino de la duaj infanoj, la koncernaj kampoj de maljunulo-flegado, infan-vartado kaj aliaj altnivelaj servoj bezonos multe pli da homfortoj, kaj konsekvence la salajro de flegistoj, vartistinoj restos relative alta

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments