El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping en la pintkonferenco de la Grupo 20: Ĉinio sin ŝarĝis per subteno al la monda ekonomio

| 2015-11-16
Bookmark and Share

    La 15-an de novembro komenciĝis en Antalya, Turkio, la 10-a pintkonferenco de la Grupo 20 kun la ĉeftemo "Kunagi por inkluziva kaj fortika kreskado". La ŝtatestroj montris siajn opiniojn pri la monda ekonomio, strategio por kreskado, enlaborigo, investo kaj aliaj temoj.

 


Kunfotiĝo de la ŝtatestroj de la pintkonferenco de la Grupo 20

 

    Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĉeestis la konferencon kaj faris prelegon titolitan "Novigi vojon por kreskado kaj kunĝui fruktojn de evoluo". Li diris, ke Ĉinio memfidas kaj kapablas teni la mezaltan kreskadon de la ekonomio, kaj ke la lando ŝarĝis sin per la tasko subteni la mondan ekonomion en la plej malfacila tempo. Laŭ antaŭtakso, Ĉinio povos realigi la ekonomian kreskon je 7% en la kuranta jaro. Tiu okupos trionon de la ekonomia kresko de la mondo, kaj la lando estas ankoraŭ grava motoro de la monda ekonomio.

 

    Li donis ankaŭ 4 proponojn, kiuj temis pri plifortigo de la komunikado kaj kunordigo de politikoj pri makroekonomio; pri antaŭenpuŝado de reformado kaj kreivo; pri starigo de la malferma monda ekonomio kaj plenumado de la plano pri daŭrigebla disvolvado post la jaro 2030.

 

    Aliaj ŝtatestroj diris, ke ĉiuj flankoj devas plifortigi la kunordigadon de politikoj pri makroekonomio por agi kontraŭ la manko de kreskopovo de la monda ekonomio. La membroj de la Grupo 20 devas okazigi dialogojn sub la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo kaj fari planon akcepteblan, ekvilibrigitan kaj daŭrigeblan kontraŭ la problemo pri klimata ŝanĝo. La internacia socio devas kunlabori kun solidareco por kune batali kontraŭ la terorismo.

 


Kunfotiĝo de la gvidantoj de la BRICS-landoj. De maldekstre dekstren: brazila prezidento Dilma Rousseff, hinda ĉefministro Narendra Modi, rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sud-afrika prezidento Jacob Zuma

 

    En la sama tago komenciĝis ankaŭ neoficiala intervidiĝo de la gvidantoj de la BRICS-landoj en la okazo de la Grupo 20. La intervidiĝon ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping, rusa prezidento Vladimir Putin, hinda ĉefministro Narendra Modi, sud-afrika prezidento Jacob Zuma kaj brazila prezidento Dilma Rousseff. En la intervidiĝo, Xi Jinping alvokis, ke BRICS-landoj pliigu komunikadon kaj kunlaboradon inter si, bone kaptu ŝancojn kaj solvu malfacilojn por realigi kunan disvolvadon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments