El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis la lasta shanxi-a sekssklavino, sen ricevo de pardonpeto de Japanio

| 2015-11-16
Bookmark and Share

 

    La 12-an de novembro, la 89-jara maljunulino Zhang Xiantu, la lasta postvivanta shanxi-a "sekssklavino" de la japanaj trupoj agresantaj Ĉinion, forpasis en sia hejmo en Xicun-vilaĝo de Xiyan-urbeto de Yuxian-gubernio de Yangquan-urbo, Shanxi-provinco, Ĉinio.

 

    En la urboj Yangquan kaj Changzhi de Shanxi-provinco estis amaso da suferantaj "sekssklavinoj", persekutitaj de la japanaj trupoj agresantaj Ĉinion dum la Dua Mondmilito. En Yuxian-gubernio estis multaj postvivantaj "sekssklavinoj". Dum la lastaj jaroj, kelkaj el ili sinsekve forpasis pro granda aĝo kaj malsanoj. Antaŭ sia forpaso Zhang Xiantu estis la sola ankoraŭ vivanta el la shanxi-aj "sekssklavinoj", kiuj veturis al Japanio por procesi kontraŭ la japana registaro.

 

    Ekde la 1990-aj jaroj, helpe de ĉinaj kaj japanaj amikoj, 16 suferintoj de seksperfortado fare de la japanaj trupoj dum la Dua Mondmilito sinsekve procesis kontraŭ la japana registaro pri pardonpeto kaj kompenso. En 2000, Zhang Xiantu unuafoje veturis al Japanio kiel atestanto. En 2007, la Suverena Kortumo de Japanio donis la lastan verdikton: ke la japana registaro konfesu la historian fakton, tamen ne donu kompenson pro du kialoj. La unua, ke jam pasis la tempo por procesi. La dua, ke laŭ la japana leĝo privatulo ne povu procesi kontraŭ la registaro.

 

    En la 5-a de septembro 2013 forpasis la 84-jara Wan Aihua, la unua atestinto de seksperfortado fare de la japanaj trupoj agresantaj Ĉinion dum la Dua Mondmilito. En aprilo 2014 forpasis la 88-jara Li Xiumei, alia suferinto de sekssklaveco. Post tio, Zhang Xiantu estis la sola postvivanto inter la 16 atestintoj de la sekssklaveco. Ankaŭ ŝi forpasis sen ricevo de pardonpeto de la japana registaro. Antaŭ la forpaso ŝi petis al sia filo, ke li nepre daŭrigu la proceson.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments