El Popola Ĉinio>头条新闻>

La pintkunveno de G20 okazos en Ĉinio venontjare

| 2015-11-17
Bookmark and Share

 

    La 16an de novembro en Antalya, Turkio, fermiĝis la 10a Pintkunveno de G20. Estis publikigitaj la Komunikaĵo de la Pintkunveno en Antalya kaj la Deklaro pri Batalo Kontraŭ Terorismo. Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio gastigos la venontjaran pintkunvenon de G20, kaj klarigis la ĝeneralan ideon kaj planon pri la pintkunveno.

 

    Ĉinio gastigos la 11an Pintkunvenon de G20 en la urbo Hangzhou la 4an kaj la 5an de septembro 2016. La temo de la pintkunveno estos "konstrui novigan, vigligan, interligitan kaj inkluzivan mondan ekonomion". Rilate al la ideo de la pintkunveno Xi diris, ke Ĉinio komencos preparadon de la pintkunveno en kvar kampoj: novigo de kreskiga modelo, plibonigo de la tutmonda ekonomia kaj financa administrado, akcelado de internacia komerco kaj investo, kaj antaŭenigo de inkluziva kaj interligita disvolvado. Ĉinio plifortigos komunikadon kaj kunordigon kun ĉiuj aliaj membroj de la grupo per malferma, travidebla kaj inkluziva sinteno por bone protekti, konstrui kaj disvolvi la grupon.

 

    La gvidantoj ĉeestantaj al la pintkunveno esprimis subtenon al la gastigo de Ĉinio kaj konsentis pri la temo kaj punktoj en la preparado, prezentitaj de Ĉinio. Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri reformoj de la Internacia Mona Fonduso, impostoj, batalo kontraŭ koruptado, internacia komerco kaj energio, kaj alvokis efektivigi la reformojn de la Internacia Mona Fonduso laŭeble plej rapide.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments