El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nombro de ĉinaj retumantoj atingos 670 milionojn en la fino de 2015

| 2015-11-17
Bookmark and Share

 

    La 16-an de novembro, profesoro Liu Binglian, asistanto de la direktoro de la Nankai-a Universitato de Ĉinio kaj direktoro de la Instituto pri Disvolvo de Ekonomio kaj Socio, faris prelegon en la kunveno pri ekonomio okazigita de la Ĉina Centro por Interŝanĝo de Internacia Ekonomio. Li diris, ke en la fino de la kuranta jaro la nombro de ĉinaj retumantoj atingos 670 milionojn kaj ĉ. 50% de la ĉinoj estos uzantaj la interreton.

 

    En la sama tago, la rusa novaĵ-agentejo "Satelito" raportis en sia retejo, ke profesoro Liu diris: "Kian influon la interreta revolucio alportis al la tradicia industrio de Ĉinio? En Ĉinio estas multe da uzantoj de la interreto kaj rapide kreskas la nombro de uzantoj de China Mobile. En la fino de la kuranta jaro la nombro de ĉinaj retumantoj atingos 670 milionojn kaj 50% de la ĉinoj estos uzantaj la interreton."

 

    Li diris, ke 72% da ĉinaj retumantoj estas urbanoj kaj 27% -- kamparanoj. La diferenco inter urbaj kaj kamparaj retumantoj en distribuo estas reliefa, kaj senĉese grandiĝas. La strategio "larĝbenda Ĉinio" antaŭenpuŝis leviĝon de la informatikaj bazaj instalaĵoj kaj tiun de la serva nivelo. En 2020 la larĝbenda reto estos uzata en la urboj de Ĉinio kaj 98% de ĝiaj administraj vilaĝoj. Tio forte stimulos kreskadon de la nombro de retumantoj en la kamparo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments