El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per pli ol 30 miliardoj da usonaj dolaroj kontribuis eksterusonaj studentoj en Usono

| 2015-11-17
Bookmark and Share

 

    La usona ĵurnalo China Press raportis, ke laŭ la plej nova donitaĵo publikigita de la Instituto pri Internacia Eduko, neprofitcela organizo de Usono, dum la 2014-2015-a lernojaro 974 926 eksterusonaj studentoj lernis en Usono. Ilia nombro kreskis je 10% kompare kun tiu de la lernojaro 2013-2014, kaj tio estis la plej alta kresko en la lastaj 35 jaroj.

 

    Inter tiuj studentoj estas 304 040 ĉinoj, kiuj konsistigas 31% de la fremdlandaj studentoj en Usono. 41% el la lastaj estas magistraj kaj 39.6% -- bakalaŭraj studentoj.

 

    La donitaĵo montras, ke dum la lernojaro 2014-2015, ĉinaj studentoj elspezis por studkotizoj 9.8 miliardojn da usonaj dolaroj. Ili multe kontribuis por la ekonomia disvolvo de Usono. Laŭ nedetala kalkulo, ĉinaj studentoj kontribuis per almenaŭ 10 milionoj da usonaj dolaroj por la ekonomia disvolvo de la usona urbo Iowa.

 

    Dum la lernojaro 2014-2015, la eksterusonaj studentoj kontribuis por la usona ekonomio per pli ol 30 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreigis pli ol 370 mil laborpostenojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments