El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tianhe-2 daŭre estas la plej rapida superkomputilo en la mondo

| 2015-11-18
Bookmark and Share

 

    Raportisto informiĝis ĉe la Nacia Universitato de Defenda Teknologio, ke en la 17a de novembro en la Internacia Superkomputada Konferenco en Austin, Usono, la internacia organizo Top500 publikigis la liston de la plej avangardaj 500 superkomputiloj. La superkomputila sistemo Tianhe-2, farita de la Nacia Universitato de Defenda Teknologio, plutenas la titolon de la plej rapida sistemo en la mondo por la sesa sinsekva fojo. Tiu, kiu okupis la unuan lokon ses fojojn sinsekve, estis la unua rapida superkomputilo en la mondo kaj starigis la novan mondan rekordon en la kampo de superkomputado.

 

    Tianhe-2 estis finkonstruita en junio 2013, kun pintrapido de 55,9 petaflopoj po sekundo kaj la reala rapido de 33,9 petaflopoj po sekundo.

 

    Top500 estas aŭtoritata organizo, kiu publikigas la liston de superkomputiloj de la tuta mondo. La listo estas publikigita du foje jare laŭ la normo de Linpack. Superkomputilo sur la unua loko reprezentas la plej altan nivelon de monda superkomputado.

 

    Nun la universitato esploras novan generacion de la procesoro Feiteng kun sendependa intelekta proprieto kaj akcelilo. Ĝi espereble lanĉos la altgradigitan sistemon de Tianhe-2 kun la kapablo de 100 petaflopoj en la venonta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments