El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭgurita la 23-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK

| 2015-11-18
Bookmark and Share

    En la 18-a kaj la 19-a de novembro okazas en Manilo, Filipinoj, la 23-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK.

 

    La ĉeftemo de la ĉi-foja konferenco estas "Konstrui inkluzivan ekonomion kaj fari la mondon plibona". La ĉeestantaj gvidantoj faros diskutojn pri ekonomia unuiĝo de la koncernaj regionoj, mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, ekspluato de homfortaj riĉfontoj kaj daŭrigebla kreskado. Oni publikigos deklaron de la gvidantoj.

 

    Alan Bollard, direktoro de la sekretariejo de APEK, diris: "Ĉi-jare la vaste zorgataj aferoj inkludas malgrandajn entreprenojn kaj servan industrion. En la regiono de Azi-Pacifiko, multaj ekonomiaj entoj estas subtenitaj de malgrandaj entreprenoj. Do, ni esperas, per elektronika komercado kaj distribu-ĉeno, faciligi entreprenetojn adaptiĝi al la unuiĝado de la tutmonda ekonomio kaj konsideri diversajn bezonojn de malgrandaj entreprenoj, kiam ni diskutas pri malferma ekonomio, konstruado de nova sistemo kaj interkonsento pri negocado." Li diris ankaŭ: "Mi opinias, ke la projekto 'Unu Vojo kaj Unu Zono' havas la saman interkomunikan celon kiel tiu de APEK. Oni serĉas novajn vojojn por komercado, kaj se la vojoj ĉirkaŭ Ĉinio estas konkurpova, tio kreos la bezonon al servado de tiu regiono."

 

 

    Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĉeestis la Pintkunvenon de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj sub APEK kaj faris prelegon, kaj partoprenos en la interparola kunveno de la gvidantoj kaj reprezentantoj de la Komerca-Konsulta Konsilio, en bonveniga vespermanĝo, en la dufazaj neoficialaj konferencoj de APEK-gvidantoj kaj tagmeza bankedo. Tio estis la sinsekva tria fojo, ke Xi Jinping partoprenas en la Neoficialaj Konferencoj de Gvidantoj de APEK.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments