El Popola Ĉinio>头条新闻>

La filmo Postvivantoj en Ŝanhajo projekciita en Vaŝingtono

| 2015-11-18
Bookmark and Share

 

    La 17an de novembro en Vaŝingtono, la ambasadorejo de Ĉinio en Usono okazigis akcepton kaj projekciis la filmon Postvivantoj en Ŝanhajo.

 

    Ĉina sendito Wu Xi ĉeestis la akcepton kaj faris parolon. Wu diris, ke dum la 1930aj kaj 1940aj jaroj la ĉina popolo batalis kontraŭ la japana militarisma agreso al Ĉinio, kaj la lasta akceptis intertempe dekmilojn da judaj rifuĝintoj el Eŭropo, kaj donis al ili sekuran rifuĝejon en la kriza momento de vivo kaj morto. Tio atestas la tradician amikecon inter la popoloj ĉina kaj juda. Historio pruvas, ke kiam homoj alfrontas gravajn defiojn, paco kaj justeco nepre venkos, se la pacamaj popoloj unuiĝos kaj batalos flanko-ĉe-flanke.

 

    Pli ol 200 homoj ĉeestis la akcepton, inkluzive de sendito de la israela ambasadorejo en Usono, la prezidanto de Azi-Pacifika Instituto sub la Amerika Juda Komitato, kaj tiuj de la usona registaro, kongresanoj, konsilantaro, amaskomunikiloj, fakuloj pri edukado kaj kulturo.

 

    Ili dankis la malegoisman helpon de la ĉina popolo al la judoj dum la Dua Mondmilito, kaj esperis, ke la internacia komunumo klopodos por atingi la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

 

    La 85-jara sinjorino Betty Grebenschikoff, unu el la ĉefroluloj de la dokumenta filmo, veturis de Nov-Ĵerzejo al Vaŝingtono por ĉeesti la akcepton. Naŭ-jara, ŝi kun siaj gepatroj vojaĝis el Berlino al Ŝanhajo, kaj vivis tie ĝis la aĝo de 20 jaroj. Kvankam la vivkondiĉoj estis malbonaj, ŝi sentis sekurecon en Ŝanhajo kaj ŝatis ludi kun ĉinaj kunuloj. Tie ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo, kaj poste ili geedziĝis.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments