El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kapitala merkato iris eksterlanden

| 2015-11-19
Bookmark and Share

 

    La 18-an de novembro la Ĉin-Eŭropa Internacia Borso ekfunkciis en Frankfurto de Germanio. Tio, kiel la unua provo de la ĉina kapitala merkato iri al eksterlando, estas nova vojo por ĝia malfermo kaj mejloŝtona evento.

 

    Je la 9-a horo de la sama tago laŭ la loka tempo, Chen Han, ĉefa plenuma oficisto de la plenuma estraro de la borso, kaj Wu Jianhong, ĝia plenuma estrarano, kune sonigis la antikvan sonorilon por funkciigi la borson. La ceremonion ĉeestis pli ol 80 reprezentantoj el ĉinaj kaj germanaj registaroj kaj industrioj.

 

    La borso estis funkciigita de la Ŝanhaja Borso, la Germana Bors-Grupo kaj la Ĉina Financa kaj Templima Borso respektive per 40%, 40% kaj 20% de la investa sumo de 200 milionoj da juanoj.

 

    La unuaj produktaĵoj lanĉitaj de la borso estas Komerca Fonduso de Borso (KFB) kaj obligacio de Renminbi. Kunlabore kun la Komerca Banko de Germanio, la Ĉina Internacia Banko kaj la Ĉina Internacia Konstrua Banko respektive emisiis produktaĵon de KFB per Renminbi-taksado, la Banko de Ĉinio borstabeligis financan obligacion de Renminbi. Krom tio, 12 ĉinaj KFB-oj borstabeligitaj en la germana borso kaj pli ol 180 obligacioj de Renminbi estos transdonotaj al la komerca platformo de la Ĉin-Eŭropa Internacia Borso.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments