El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri landoj de Sudorienta Azio moderigis politikojn pri enirvizo por allogi ĉinajn turistojn

| 2015-11-19
Bookmark and Share


Ĉinaj geedzoj en la Granda Palaco en Bankoko, Tajlando, la 15-an de februaro 2015 (Foto de Li Mangmang, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    Por allogi pli multe da ĉinaj turistoj al Sudorienta Azio, Tajlando kaj aliaj landoj moderigis politikojn pri enirvizo. Lastatempe la malajzia registaro anoncis, ke antaŭ la ĉina tradicia novjaro en 2016, laŭ la ĉina luna kalendaro, estos praktikata la politiko pri tio, ke ĉinoj en grupo el du aŭ pli da personoj povos senvize eniri en la landon; ekde la 13-a de novembro ĉinaj turistoj povas peti vizon por diversfoja vojaĝo al Tajlando dum 6 monatoj; ekde la 23-a de novembro Vjetnamio malaltigos la vizkotizon por mallonga restado en la lando. Pli frue, Singapuro lanĉis al ĉinaj turistoj la vizon, kiu validos dum 10 jaroj, kaj Indonezio -- la politikon pri nuligo de vizo. Tiuj politikoj faciligis vojaĝon de ĉinaj turistoj al Sudorienta Azio kaj faris la lastan unu el la lokoj plej ŝatataj de ĉinaj turistoj dum vintro.

 

    La vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Vjetnamio kaj Singapuro plue akcelis la vojaĝon de ĉinoj al landoj en Sudorienta Azio. En la 7-a de novembro okazis en Singapuro "renkontiĝo de Xi Jinping kaj Ma Ying-jeou", kiu refoje levis atenton de ĉinoj al turismo en la lando. Sekve de tio multe kreskas interesiĝo de ĉinoj pri vojaĝo al Vjetnamio kaj al Singapuro.

 

    Krom tio, ekde septembro la Ĉina Suda Aerkompanio, la Ĉina Aerkompanio kaj la Printempa Aerkompanio sinsekve anoncis remalfermon de la rektaj flugoj al Kuala-Lumpuro kaj al Sabah de Malajzio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments