Ĉefpaĝo

Ĉu la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Parizo povas atingi interkonsenton?

| 2015-11-20
Bookmark and Share

 

    Kontroli karbon-ellason estas la kerno de la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo, okazonta de la 30a de novembro ĝis la 11a de decembro en Parizo, Francio. La konferenco celas kompletigi la celojn proponitajn de la Kopenhaga Konferenco pri Klimata Ŝanĝo en 2009, nome atingi interkonsenton pri bridado de tutmonda varmiĝo kaj certigi tion, ke la varmiĝo de la terglobo ne superu 2 celsiajn gradojn kompare al la epoko antaŭ la Industria Revolucio.

 

    Retrokalkulado de la tagoj

 

    Francio, kiel la gastiganto-lando de la konferenco pri klimata ŝanĝo, adresis inviton al la gvidantoj de 195 landoj. Antaŭ la fino de oktobro, 155 landoj oficiale prezentis sian planon pri "kontribuoj promesitaj de ŝtatoj" koncernan al la aktivadoj pri reduktado de forcej-efiko. La forcej-efiko de tiuj landoj konsistigis ĉ. 90% de la totala ellasado de forej-efikaj gasoj en la tuta mondo.

 

    Ĉu estos mildigitaj diverĝoj pri reduktado de karbono-ellaso?

 

    Post malpli ol unu monato inaŭguriĝos la pintkonferenco pri klimata ŝanĝo. Malgraŭ la klopodoj de diversaj landoj kaj sufiĉe firma politika volo por atingi interkonsenton, la situacio estas ankoraŭ severa. Kaj "ankoraŭ malglatas la procezo de intertraktadoj."

 

    La jenaj tri problemoj devas nepre esti solvitaj:

 

    Unue, la plano ne povas resti nur sur papero, ĝi bezonas enkonduki realan agadon. La evoluintaj landoj inerte traktas iliajn promesojn pri la teknikaj kaj kapitala subtenoj. Tiele la postuloj de evoluantaj landoj ankoraŭ ne povas esti kontentigaj.

 

    Due, financaj problemoj. Evoluintaj landoj promesis provizi 100 miliardojn da usonaj dolaroj ĝis la jaro 2020, sed ĝis nun la sumo estas for de la promesita. Tiel, kolektado de mono estas ja defio.

 

    Trie, en estonteco fokusaj temoj estos tutmonda inventaro, kontrolado, regula ĝisdatigo de celoj pri "kontribuoj promesitaj de ŝtatoj ".

 

    Neeltenebleco de la tuta mondo

 

    Neglate iras la intertraktado de diversaj landoj, malrapide antaŭeniĝas la procezo de ilia interkonsiliĝo kaj ili havas grandan malfacilon por atingi interkonsenton en mallonga tempo. Sed intertraktado pri klimata ŝanĝo ja estas urĝa afero. Se klimata ŝanĝo ne estos regata kiel eble plej baldaŭ, la konsekvenco estos neimagebla. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke la klimata ŝanĝo minacas la prosperon malfacile akiritan kaj ŝancojn kiujn devus havi miliardoj da homoj. La kosto kaŭzita de klimata ŝanĝo por la homaro en medio kaj financoj estas neeltenebla ŝarĝo tagon post tago kaj fariĝis senprecedencaj defioj de la homaro.

 

    Mezurado farita de satelito montras, ke pro varmiĝo de la tuta terglobo, glacio en Antarkto kaj Gronlando grandkvante degelas. Kaj tio pli kaj pli rapidiĝas. Koncernaj glaciologistoj konjektis, ke laŭ la nuna tendenco, la marnivelo povas altiĝi almenaŭ unu metron ĝis la jaro 2100, tio signifas katastrofon por iuj malgrandaj insulo-landoj kaj malaltaj regionoj dense loĝataj. Simile, inundo kaj sekeco kaŭzitaj de varmiĝo de la terglobo alportos pli da potenciale ruinigajn trafojn al la homaro: malsato, altigo de prezoj de manĝaĵoj, amas-migradoj kaj tiel plu.

 

    Evidente, ni ankoraŭ ne kapablas trakti la tuton, dum la baldaŭ okazonta konferenco diversaj landoj havos rektan influon al la klimata ŝanĝo de la tuta mondo per decido pri superrego de karbon-ellasado kaj aliaj temoj. La pariza pintkonferenco pri klimata ŝanĝo havos taskon gravan por plenumi kaj longan vojon por iri.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments