El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Srilanko okazis la 3-a Sudazia Seminario de Esperanto

| 2015-11-20
Bookmark and Share

    De la 31-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro okazis en Kolombo, Srilanko, la 3-a Sudazia Seminario de Esperanto (SAS). La seminario havis lokon en la Hotelo Trans Airport Inn en la kvartalo Katunayake, apud la flughaveno de Kolombo. Partoprenis 36 personoj el 6 landoj: 21 el Nepalo, 5 el Barato, 6 el Srilanko, 1 el Pakistano, 2 el Francio, 1 el Japanio. La nombro de la partoprenantoj ĉi-foje superis tiun de la antaŭaj seminarioj.


Kongresejo

 

    Malfermo

 

    La 31-an de oktobro la partoprenantoj alvenis al la kongresejo kaj okazis komitatkunsido, kiun partoprenis la reprezentantoj de la kvar landoj de suda Azio (Barato, Nepalo, Srilanko kaj Pakistano), kaj interkona vespero.

 

    En la sekvanta tago, la 1-an de novembro, antaŭtagmeze okazis la malfermo, en kiu parolis s-ro Bharat Ghimire, s-ino Indu Devi Thapaliya, Pradip Ghimire (el Nepalo) , d-ro A. Giridhar Rao, s-ro Kotha Naga Siva Kumar (el Barato), prof. Saeed Ahmad (el Pakistano), s-ro Zeiter Perera (el Srilanko, LKK), s-ro Hori Yasuo (el Japanio) kaj ges-roj Liba kaj Floreal Gabalda (el Francio). Dum la malfermo krome oni laŭtlegis mesaĝojn de s-roj Lee Jungkee kaj Chimedtseren Enkhee.

 


Malfermo
 


Paroliga kurso

    Post la malfermo okazis lingvaj kursoj: esperanta kurso gvidata de s-roj Janardhan kaj Cholnath el Nepalo, kaj paroliga kurso gvidata de s-ro Reddy el Barato.

 

    Diversaj prelegoj

 

    Sekve ĝis la vespero okazis diversaj prelegoj. S-ro Hori Yasuo parolis pri la Esperanto-Sumoo kaj invitis ĉiujn por partopreni. Li krome donis atestojn al tiuj, kiuj povis parkere kanti La Esperon, kaj s-roj Kotha Naga Siva Kumar kaj Pradip Ghimire rakontis pri siaj spertoj de la Esperanto-Sumoo. Poste s-ro Cholnath per prelego prezentis sian landon Nepalo el la kultura, lingva kaj aliaj vidpunktoj. Okazis prelego ankaŭ pri la barata Esperanto-movado fare de s-ro Reddy, kaj d-ro Giridhar kaj s-ro Kotha Naga Siva Kumar aldone klarigis la aktivecojn en sia respektiva loĝurbo.

 


Giridhar (maldekstre) kaj Hori
 


Cholnath
 


Reddy
 


Nepala vespero
 


Nepala vespero

 

    Vespere okazis la nepala vespero, en kiu la nepalaj partoprenantoj dancis kaj kantis nepalajn kantojn, kaj oni ankaŭ festis Diwali, la hinduisma festo de lumo.

 

    Ekskursa tago

 

    La 2-an de novembro estis ekskursa tago, dum kiu oni vizitis ĝardenon pri ajurveda (sudazia tradicia medicio) kaj spicaĵoj, tiun pri teo kaj la budhisman templon Sri Dalada Maligawa.

 


Dum la ekskurso
 


Ekskurso
 


Saeed Ahmad

 

    Komitatkunsido kaj pliaj prelegoj

 

    La 3an de novembro, 2015 antaŭtagmeze okazis alia sesio de la komitatkunsido.

 

    Oni diskutis pri la eblo havi fonduson sub UEA por la Sudazia Seminario de Esperanto kaj pri la 4-a SAS. Pri la 4-a SAS d-ro Giridhar Rao kaj s-ro Kotha Naga Siva Kumar proponis aranĝi ĝin en Barato, kaj promesis, ke ili diskutos kun aliaj barataj esperantistoj.

 

    Post la komitatkunsido prof. Saeed Ahmad prelegis pri apartaj trajtoj de la koncepto de sinpurigado en sufismo en komparo kun aliaj religioj de la mondo.

 


Zeiter Perera

 


Lasta vespero

 

    Posttagmeze la partoprenantoj aŭskultis la prelegon de s-ro Zeiter Perera pri la srilanka Esperanto-movado. Post tiu ĉi prelego ges-roj Gabalda montris kolekton da filmetoj pri siaj spertoj en Nepalo kun lokaj esperantistoj. Vespere okazis bankedo kaj aliaj distraj programeroj, dum kiuj s-ro Hori igis la ĉeestantojn ne nur ludi sed ankaŭ ridi, kaj ilin siavice dancigis s-ro Bharat kaj aliaj nepalaj gesamideanoj.

 

    La sekvan tagon , la 4-an de novembro okazis la fermo de la 3-a SAS postlasante al la partoprenantoj ĝojigan rememoron kaj esperon por la estonteco.

 

(Kotha Naga Siva Kumar)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments