El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Serĉata: nova redaktoro de "Esperanto"

| 2015-11-23
Bookmark and Share

 

    Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016.

 

    Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2016; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2016. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de aprilo en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.

 

    Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

 

    Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@co.uea.org) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

 

    - sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;

 

    - vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);

 

    - mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano, kaj pri la movada rolo de la revuo en la interreta epoko;

 

    - nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;

 

    - laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

 

    Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la CO ĝis la 31-a de januaro 2016 – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments