El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intensa ekzercado de ĉinaj packonservantoj en Malio

| 2015-11-23
Bookmark and Share

 

    Matene de la 20a de novembro la hotelo Radisson Blu en Bamako, ĉefurbo de Malio, estis atakita de neidentigita armita grupo, kaj 170 gastoj kaj laborantoj de la hotelo estis ostaĝigitaj. La ambasadorejo de Ĉinio en Malio konfirmis, ke tri ĉinaj civitanoj estis mortigitaj en la atako. Pro tio la ĉina packonserva grupo en Malio, kiu garnizonas en la regiono Gao, mil kilometrojn fore de Bamako, intense ekzercis sin en reago al la kriza situacio kaj decidis firme plenumi la mision de packonservo.

 

    Raportisto telefone informiĝis de la packonserva grupo, ke je la sesa horo de la 21a de novembro sonis alarmoj en ĝia garnizonejo, kaj komenciĝis ekzercado responde al terorista atako de neidentigita armita grupo.

 

    Ekde 2013 Ĉinio sendis al Malio tri packonservajn grupojn konsistantajn el pioniroj, sekurecgardistoj kaj kuracistoj, kaj ĉiu grupo havas 395 membrojn. Laŭ la deklaro de UN pri sendo de packonservaj trupoj, la ĉinaj packonservaj grupoj estas taskitaj pri sekurigo de projekto, defendo, medicina helpo kaj transporto de vunditaj soldatoj al hospitaloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments