El Popola Ĉinio>头条新闻>

Google revenos al Ĉinio

| 2015-11-23
Bookmark and Share

 

    Laŭ la brita novaĵ-agentejo Reuters, Google planas laŭgrade reveni al la merkato de la ĉeftero de Ĉinio venontjare, kaj ĝia unua lanĉo estos la aplikaĵa butiko Google Play.

 

    Google Play estos starigita speciale por la ĉina merkato kaj senrilata al la transmara versio. Samtempe Google filtros siajn enhavojn en Google Play laŭ la ĉinaj leĝoj kaj konservos la donitaĵojn de Google Play en Ĉinio.

 

    Laŭ informoj, Google planas starigi la aplikaĵan butikon kiel platformon por enkonduki aliajn produktojn kaj servojn en Ĉinion. Tamen Google ankoraŭ ne certiĝas pri kiun produkton ĝi lanĉos post Google Play.

 

    Ĝenerala direktoro Sundar Pichai kaj altranguloj de aliaj kompanioj de Google esprimas deziron reveni al Ĉinio, kaj Google Play estas la pioniro. Tamen kritikantoj opinias, ke la ĉefaj servoj de Google, precipe TTT-serĉilo kaj video-servo, jam perdis radikojn en la ĉina merkato.

 

    Antaŭ kvin jaroj Google eltiris plejparton de siaj servoj el Ĉinio, postlasante nur kelkajn. Tamen serĉilo, aplikaĵoj kaj aliaj ĉefaj aferoj de Google ne viziteblas en la lando.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments