El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sanya en bonvenigo de mondaj fraŭlinoj al la "hejmo"

| 2015-11-24
Bookmark and Share


Elementlernejano de Sanya en prezento de girlando al monda fraŭlino (Foto de Chen Wenwu)

 

    Posttagmeze de la 23-a de novembro pli ol 100 altstaturaj kaj belaj fraŭlinoj el pli ol 120 landoj kaj regionoj de la mondo estis varme bonvenigitaj de popolamasoj sur la Tempa Placo antaŭ la hotelo Bela Krono en Sanya, Hainan-provinco en suda Ĉinio. Ili estas ĉampionoj de diversaj konkursoj de la mondaj fraŭlinoj.

 


Elementlernejano de Sanya en prezento de girlando al monda fraŭlino (Foto de Chen Wenwu)

 

    Kun la alveno de la konkursantoj al la finalo de la 65-aj Mondaj Fraŭlinoj, por la urbo Sanya, ĝia gastiganto, alvenis la momento de "mondaj fraŭlinoj". En la sama tago, Sanya aranĝis ceremonion por bonvenigi tiujn mondajn fraŭlinojn "hejmenreveni".

 


Mondaj fraŭlinoj (Foto de Meng Zhongde)

 

    Dum la venontaj pli ol 20 tagoj la konkursantoj faros ekzercadon kaj partoprenos en festivalo kaj en aliaj aktivaĵoj okazontaj en Hainan. La finalo de la 65-aj Mondaj Fraŭlinoj okazos en la 19-a de decembro.

 

    Tio estas por Sanya la 6-a fojo gastigi la finalon de la Mondaj Fraŭlinoj. La urbo antaŭe gastigis ĝin en 2003, 2004, 2005, 2007 kaj 2010. La hotelo Bela Krono estis nomita "Hejmo de Mondaj Fraŭlinoj".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments