【音乐MV】Ĉe Montpellier
Alejandro Cossavella (naskiĝis la 20-an de oktobro 1965 en Argentino) estas esperantisto kaj transnacia muzikisto. En Esperantujo li kelkfoje uzas la nomformon "Ale Kosabela".
Li loĝas en Bariloche, argentina Patagonio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. Li muzikis en Esperanto-renkontiĝoj interalie en Nederlando, Francio, Finnlando, Pollando, Brazilo kaj Germanio.
Jen lia unua kanto originale verkita en Esperanto. Ĝi estis premiita en la Belartaj Konkursoj de U.E.A. en la jaro 1998
Somero tra la lando de la vitoj
la luno tra la ĉielo de la homoj
la homoj tra la lando de la steloj
ĉe la bela Montpellier
La vinon la virinoj verŝas milde
la sonĝo de l' homaro tuj aperas
vortoj el kompreno flugas ĉie
ĉe la bela Montpellier
Frateco batas en la kor'
vortoj en la vento.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat