El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo okazos en Johanesburgo decembre

| 2015-11-25
Bookmark and Share

 

    En la 4a kaj 5a de decembro en Johanesburgo, Sud-Afriko, okazos la dutaga Pintkunveno de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo. Tio estos la dua pintkunveno de post la starigo de la Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, kaj ĝia unua pintkunveno sur la afrika kontinento.

 

    Sud-afrika ministerio pri eksterlandaj aferoj diris, ke la pintkunveno okazos en la 4a kaj 5a de decembro en Johanesburgo, la plej granda urbo de Sud-Afriko. En la antaŭaj du tagoj okazos kunveno de altranguloj kaj ministra konferenco de la forumo.

 

    Antaŭvide, ĉiuj ŝtatestroj, registaraj ĉefoj de afrikaj landoj kaj respondeculoj de la Afrika Unio, regionaj kaj militaj organizoj de Afriko estos invititaj al la pintkunveno. Maite Nkoana-Mashabane, sud-afrika ministro pri eksterlandaj aferoj, diris: "La pintkunveno plifortigos partnerecon inter Afriko kaj Ĉinio per la Sud-Suda Kunlaboro kaj atribuos gravecon al la industriigo kaj regiona ekonomia integriĝo de Afriko."

 

    Por plifortigi la amikan kunlaboron inter Ĉinio kaj afrikaj landoj en la nova situacio, kune alfronti la defion de ekonomia tutmondiĝo kaj serĉi komunan disvolvadon, Ĉinio kaj Afriko kune kreis la Ĉin-Afrikan Kunlaboran Forumon. La ministra konferenco de la forumo okazis en Pekino de la 10a ĝis la 12a de oktobro 2000. La unua pintkunveno de la forumo kun ĉeesto de ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj delegaciestroj de Ĉinio kaj 48 afrikaj landoj okazis en Pekino en la 4a kaj 5a de novembro 2006.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments