El Popola Ĉinio>头条新闻>

Industriaj gvidantoj urĝas atingi "aŭdacan" interkonsenton en la konferenco pri klimata ŝanĝo

| 2015-11-25
Bookmark and Share

 

    Baldaŭ okazos la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Parizo. La 24an de novembro raportisto informiĝis en la Monda Ekonomia Forumo, ke 79 ĉefoj de internaciaj kompanioj el Brazilo, Ĉinio, Barato kaj Usono publikigis komunan publikan leteron, urĝante gvidantojn de ĉiuj landoj "atingi aŭdacan interkonsenton pri klimata ŝanĝo kaj "krei laborpostenojn kaj ŝancon de ekonomia kresko" por la mondo.

 

    La ĉefoj subskribintaj la leteron apartenas al la fakoj de banko, fabrikado, konstruado kaj energio, kaj formis "klimatan aliancon de ĝeneralaj direktoroj". La ĉinaj subskribintoj estis Dong Mingzhu, Pan Shiyi, Gao Jifan kaj aliaj.

 

    Ili volis tiamaniere subteni tiujn pli ol 200 ŝtatgvidantojn, kiuj ĉeestos la konferencon pri klimata ŝanĝo kaj faros interkonsenton, kaj esprimi la deziron partopreni en la devontigo dezajni la novan planon pri klimata ŝanĝo. Ili diris, ke nenia prokrasto estos akceptebla.

 

    La 79 ĉefoj esprimis siajn subtenojn al la registaroj, kaj urĝis ilin alpreni decidan agon por trakti klimatan ŝanĝon profitante la bonan tendencon: dum la lastaj monatoj pli ol 150 landoj faris devontigojn pri klimata ŝanĝo.

 

    Ili ankaŭ proponis redukti medi-poluadon kaj karbon-emisiadon, kunlabori en proviz-ĉeno, ludi la rolon de kondutaj ambasadoroj pri klimato, serĉi solvojn por klimata ŝanĝo kaj ekonomia disvolvo, mastrumi la klimatan riskon kaj meti ĝin en la tagordo, kaj krei oportunojn por ekonomia kreskado.

 

    Christina Figueres, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo bonvenigis la agadon. Ŝi opiniis, ke reago al klimata ŝanĝo enhavas "grandegan ekonomian ŝancon, kaj diris: "Tio estas la unua industria revolucio kun klara celo, kaj kreos bonkvalitajn laborpostenojn en la venontaj dekoj da jaroj kaj antaŭenigos ekonomian kreskon."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments