El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino kovrita de neĝo

| 2015-11-25
Bookmark and Share
 

Trajno veturanta en neĝmaro ĉe la pasejo Juyongguan
 
    La 22-a de novembro laŭ la ĉina luna kalendaro estis "Neĝeto", unu el la 24 sunperiodoj. Ĝi estas la 2-a sunperiodo en vintro kaj la 20-a de la 24 sunperiodoj. En tiu periodo en multaj lokoj de Ĉinio la temperaturo iom post iom falas eĉ sub nulo kaj en kelkaj regionoj ekneĝas, tamen ĝenerale la neĝkvanto estas malgranda. Ĉi-jare en tiu tago neĝegoj kaj blizardoj furiozis en multaj lokoj de norda Ĉinio.
 
    Ekde la nokto de la 20-a de novembro en Pekino pluv-neĝas. La precipitaĵa kvanto atingis 8-12 milimetrojn kaj la neĝtavola profundeco sur vojoj 10-15 centimetrojn. En Pekino tre malofte neĝegas en novembro, tio okazis nur en 2002 kaj 2012 dum la lastaj jaroj.
 
    Malgraŭ tio, ke la taga temperaturo estas sub nulo, pekinanoj iris surstrate por spekti neĝkovritajn pejzaĝojn kaj registri ilin per fotiloj.
1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11  12  13  14  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments