Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Luobu Zhaxi, esploristo pri la tibeta medicino

| 2015-11-25
Bookmark and Share

YAO QIAN

 


Luobu Zhaxi en prelego eksterlande (Foto proponita de Luobu Zhaxi)

 

    Luobu Zhaxi, esploristo de la Instituto pri Tibetaj Medicino kaj Medikamento de la Ĉina Tibetologia Esplor-Centro, naskiĝis en familio de kuracistoj pri la tibeta medicino en Gyangze-gubernio de Xigaze, Tibeto, en la 1970-aj jaroj. Lia patro estas kuracisto de la gubernia popola hospitalo. Zhaxi diris, ke lokanoj nomis lian patron "kuracisto Chumi" (en la tibeta lingvo Chumi signifas senerarecon). Zhaxi havas 7 gefratojn. Post diplomiĝo el la elementa lernejo, li eklernis de sia patro tibetan medicinon. 4 jarojn pli poste li eklaboris en la popola hospitalo kaj servis kiel sekretario de sia patro.

 

    "Tiam ni ofte iris al Yadong-gubernio de Tibeto por kolekti kurac-herbojn kaj fari tibetajn medikamentojn, ĉar bona kuracisto pri tibeta medicino devas esti kapabla ne nur en kuracado de malsanoj, sed ankaŭ en farado de tibetaj medikamentoj." Zhaxi diris rememorante siajn spertojn el lernado apud la patro.

En la 1990-aj jaroj Zhaxi estis rekomendita al la Instituto de Tibeta Medicino por fari studadon. Sukcesinte en ekzamenoj en 2005 li komencis sian magistrecan studadon en la instituto. Post diplomiĝo en 2008 li eklaboris en Pekino kiel esploristo de la Ĉina Esplora Centro pri Tibetologio.

 

    "Mi opinias, ke veni al Pekino estis por mi elekto la plej ĝusta kaj la plej bona. Laborante en la urbo, mi devis venki diversajn malfacilojn, ekz. vivo for de miaj edzino kaj infano, kaj luado de loĝejo. Nun mi vivas en Pekino jam 7 jarojn kaj iom post iom adaptiĝas al la vivo de la urbo, kie mi lernas multon. Dum laborado mi faris doktorecan studadon en la Pekina Universitato de Ĉina Medicino kaj vizitis Ĉilion, Argentinon, Brazilon, Usonon kaj Germanion por fari prelegojn kaj interŝanĝojn kun mondfamaj specialistoj pri tibetologio."

 

    "Mi estis dufoje premiita per la ĉina ŝtata premio Ĉomolangma pri esploro de tibetologio kaj ricevis la duan premion pri scienca atingo donitan de la Ĉina Esplora Centro pri Tibetologio." Parolante pri siaj atingoj Zhaxi montris ĝojoplenan mienon.

 

    Zhaxi okupiĝas pri kompilado de la Vortaro de Tibeta Medicino de Ĉinio kune kun fakuloj el tibetaj regionoj de 5 provincoj. La vortaro kun pli ol 15 mil vortoj havos du versiojn respektive en la tibeta lingvo kaj en la tibeta-hana.

 

    "Pro manko de kono pri tibetaj medicino kaj medikamentoj, multaj homoj opinias, ke tibetaj medikamentoj enhavas multe da pezaj metaloj. Fakte, la kvintesenco de la tibetaj medikamentoj ĝuste estas pezaj metaloj, sed post taŭga prilaborado ili fariĝas utilaj al la korpo de homoj. Tio estas pruvita per sciencaj eksperimentoj. Mi ne opinias, ke la tibeta medicino estas mistera. Ĝi estas branĉo de scienco, kaj oni devas ĝin koni kaj lerni." Zhaxi esperas, ke pli multaj homoj konatiĝos kun la tibeta medicino.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments