El Popola Ĉinio>头条新闻>

Best-kapaj statuoj el Yuanmingyuan prezentataj en Ŝanhajo

| 2015-11-25
Bookmark and Share

 

    De la 24-a ĝis la 29-a de novembro 4 el la 12 best-kapaj statuoj de la Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan estas prezentataj en Ŝanhajo kiel publikprofita ekspozicio, kiun oni povas senpage viziti.

 


Jen la kapo de la bovo

 

    La kapoformaj statuoj faritaj el kupro konsistigis parton de la fontano ekster Haiyantang-Halo en la Imperiestra Ĝardeno Yuanmingyuan en Pekino. Tiuj bestoj estas simboloj de la ĉina zodiako, kaj estis projektitaj de Giuseppe Castiglione (1688-1766), itala misiisto kaj artisto por la ĉina kortego. La fontano ŝprucis akvon el la buŝo de la rilata best-kapo en ĉiu dua horo, kaj ĝuste en la tagmezo ĉiuj 12 best-kapoj kune elŝprucis akvon.

 


Jen la kapo de la simio

 

    En 1860 la brita-franca alianca armeo invadis Pekinon, bruligis la ĝardenon kaj forrabis la 12 best-kapojn kaj aliajn antikvaĵojn.

 


Jen la kapo de la porko

 

    En la fino de aprilo kaj komenco de majo, 2000, la kapoj de bovo, simio kaj tigro estis aŭkciitaj de la kompanioj Christie's kaj Sotheby's en Hongkongo. La aŭkcio de la perditaj antikvaĵoj forte kolerigis homojn de diversaj rondoj de Ĉinio.

 


Jen la kapo de la tigro

 

    Tiam, la ĉina komerca grupo Poly aĉetis la kapon de la bovo per 7.745 milionoj da hongkong-aj dolaroj, tiun de la simio per 8.185 milionoj da hongkong-aj dolaroj kaj tiun de la tigro per 15.44475 milionoj da hongkong-aj dolaroj (la kosto inkludis la pagon al la aŭkci-kompanioj). Kaj en 2003, la usonano, kiu posedis la kapon de la porko, proponis vendi ĝin al ĉina fonduso kies celo estas savi la perditajn antikvaĵojn ekster la lando. La makaa entreprenisto HO Hung San donacis 6 milionojn da juanoj al la fonduso, kiu per tio sukcese aĉetis la kapon. Nun la rekunigitaj 4 best-kapoj estas konservataj en la Artmuzeo Poly en Pekino.

 

 

    Jam multaj personoj vizitis la ekspozicion, kie laboras surloke klarigistoj. Samtempe eksponataj estas ankaŭ 14 ŝtonaj budho-statuoj faritaj en la periodo inter la jaroj 220 kaj 589 de nia erao. Ili estis longtempe enterigitaj kaj trovitaj antaŭ ne longe.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments